Veni al Ĝenevo

Gastigado en Ĝenevo por Esperanto-parolantoj

Pluraj ĝenevaj esperantistoj volonte gastigas Esperanto-parolantojn el aliaj regionoj. Iuj el niaj membroj kutimas vojaĝi pere de Esperanto, ni do plezure bonvenigas vojaĝantojn. Antaŭ nelonge, membroj de La Stelo gastigis E-parolantojn nome el Aŭstralujo, Ĉinujo, Hungarujo, Japanujo, Polujo kaj Svedujo.

Se vi deziras veni al Ĝenevo, por partopreni unu el niaj eventoj, por visiti la urbon aŭ por aliaj kialoj, kontaktu nin! Attentu nur : ni ekzamenas nur la petojn vortigitajn en Esperanto.

Por privatuloj (ĝis 4 personoj)

Bonvolu kontakti ĝenevan membron de Pasporta Servo.

Por grupoj (ekde 5 personoj)

Bonvolu skribi mesaĝon al nia asocio priskribante vian vojaĝon. Ni klopodos trovi tranokteblecojn por via grupo en nia urbo.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch