Krizo kaj militoj
La financa krizo frapanta UEAn kaŭzas en 1934 nereelekton de Privat al la estraro, pro kio Stettler kaj Jakob decidas demisii de siaj postenoj. La novaj estroj deziras translokigi la sidejon de UEA al lando, kie vivo malpli kostas ; sed fronte al juraj obstakloj, ili decidas en 1936 fondi Internacian Esperanto-Ligon kun sidejo en Britio, al kiu transiras la plejmulto de la UEA-membroj (individuoj kaj landaj asocioj). Tiam Jakob refunkciigas la ĝenevan oficejon de UEA sub la nomo Serva Centro, en Palais Wilson de 1937 ĝis 1942. Komence de la 2-a mondmilito, li organizas Esperantistan Interhelpon, simila al DH de la 1-a. Jakob ankaŭ estas direktoro de la ĝeneva UEA (kiun prezidas Karl Max Liniger de 1936 ĝis 1941), redaktoro de la revuo Esperanto de 1942 ĝis 1955 kaj fine estrarano de UEA (reunuigita kun IEL) de 1947 ĝis 1955.
El la dekduo da lokaj grupoj, kiuj floradis en Ĝenevo – komence kunordigitaj de ĝeneva centra komitato kun de Saussure kiel prezidanto -, nur La Stelo pretervivis ambaŭ mondmilitojn. Krom ĝia fondinto Henri Dubois, La Stelon prezidis interalie Lyda Raviola-Nussbaum (plurfoje), Emile Curtenaz, René Petitpierre (en 1944) kaj Alfred Rehmann, antaŭ ol Madeleine Stakian transprenis la stirilon en 1957.
En 1948, Paul Bouvier gvidas la unuan esperanto-kurson ĉe Radio Genève.