Oficialaj debatoj

Post unu jaro en Berno, la oficejo de UEA reinstaliĝas en Ĝenevo (en 1920 je bulvardo Théâtre kaj ekde 1929 en Tour de l’Ile). Ankaŭ en 1920 fondiĝas la Ĝeneva Klubo Gimnaziano. Sed tiun jaron precipe markas malfermiĝo ĉe Ligo de Nacioj (LDN) de debato pri esperanto, kiu okupos la novan internacian organizaĵon dum 4 jaroj. Danke al instigo de Privat, 11 delegitoj prezentas ĉe la Asembleo de LDN projekton de rezolucio favora al esperanto, proponante interalie enketon pri la internacia lingvo. Post komenca malaprobo, la Asembleo sekvajare akceptas la projekton de enketo. Tiubaze la Sekretariejo de LDN publikigas en 1922 raporton, kiun la Asembleo oficialigos ; sed en 1923 komisiono malsukcesigos la tiurilatan rezoluci-projekton. La debato fermiĝos en 1924 per aprobo de rezolucio agnoskanta esperanton kiel lingvo por telegrafio.

Dum la lerneja jaro 1921-1922 enkondukiĝas deviga eksperimenta esperanto-instruado en ĉiuj klasoj de la 7-a elementa jaro en la kantono Ĝenevo. Tiu eksperimento ripetiĝos en 1928-1929.

Pierre Bovet

Pierre Bovet

En 1922 okazas la 1-a Ĝeneva Konferenco pri la Instruado de Esperanto, organizita de Pierre Bovet, fondinto de la Lernejo pri Edukaj Sciencoj ; cento da delegitoj el 28 landoj ĝin partoprenas, el kiuj reprezentantoj de 16 registaroj. Samjare fondiĝas Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, komuna organo de la naciaj societoj kaj de UEA, kies precipa tasko estas organizi la kongresojn. Kun sidejo en Ĝenevo (je strato Mont-Blanc), tiun Komitaton el 6 membroj prezidos Privat de 1923 ĝis 1928. Tiu organo malfondiĝos en 1932, ĉar la sekvan jaron la naciaj societoj fariĝos kolektivaj membroj de UEA.

La 17-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1925, denove okazas en Ĝenevo (en Bâtiment Electoral kaj en Victoria Hall), kun 953 partoprenantoj kaj la unua sesio de la Somera Universitato en Esperanto. Tiun saman jaron, la Asocio por Internacia Helplingvo (IALA) okazigas sian 1-an konferencon pri lingvaj esploroj ankaŭ en Ĝenevo (la 2-a same okazos en Ĝenevo dum 1930). Fine, UEA en 1925 rekorde nombras 9424 individuajn membrojn.

En 1928, Privat gvidas en la beletra fakultato de la Ĝeneva universitato dujaran kurson pri historio kaj instrumetodoj de Esperanto.

Madeleine Stakian ekas sian longan esperanto-aktivecon en Ĝenevo, fondante en 1930 esperantistan ĥoron. Poste ŝi estas dungito en la UEA-oficejo de 1934 ĝis 1936, redaktoro de La Semanto (bulteno de la laborista Esperanto-movado), prezidanto de La Stelo (inter 1957 kaj 1994) kaj redaktoro de ties bulteno Brasikfolio. Ŝi ankaŭ famiĝas pro siaj originalaj kaj tradukitaj poemoj.

Bibliotekisto ĉe la UEA-oficejo de 1931 ĝis 1932, Henri Vatré estas fakulo pri la Esperanto-literaturo kaj laŭokaza poeto. Li ankaŭ administros la bibliotekon de La Stelo ĝis 1967, kiam ĝi estos donacita al la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds. La Stelo restarigos sian propran bibliotekon en 1972.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch