Publikaj elmontroj

La unua esperanto-stando ĉe la Librofoiro okazas en 1990 ; ĝi ripetiĝos la sekvan jaron. Poste, ekde 2004, ĝin organizos dum pluraj jaroj Charmian Common kaj Marie Zoller, precipe kun la asocio Espéranto-Genève-Régions fondita en 2008 kun sidejo en Saint-Genis-Pouilly.

En 1998, La Stelo troviĝas sen komitato sed pluaktivas, interalie dum la monataj kunvenoj. Tiun saman jaron komenciĝas longa serio da Esperanto-kursoj ĉe Popoluniversitato (ĝis 2013), gvidataj ĉefe de Lucien Dahan. Ankaŭ en 1998 okazas en Palais des Nations (ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj) simpozio « Lingvo kaj Homaj Rajtoj » organizita de UEA je la tago de ĝia 90-jariĝo por memorfesti la 50 jarojn de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj

Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj

De 1999 ĝis 2004, la monataj kunvenoj de La Stelo okazas ĉe restoracio Les Cheminots. Ekde 2002, Charmian Common okazigas samloke la semajnajn kunvenojn de Lunda Grupo. Poste, la monataj kunvenoj okazos en stacidomo Cornavin (2005-2007) kaj ekde 2008 en Maison des Associations.

Ekde la jaro 2000, danke al instigo de Armand Cotton, librovendejo Harmonie daŭre vendas Esperanto-librojn.

En 2003, manifestacio de esperantistoj kontraŭ la lingvobaro okazas fronte al Palais des Nations.

La Stelo denove havas komitaton en 2005, kun Arlette Di Vetta-Mouron kiel prezidanto.

En 2007, okaze de la ĝenerala kunveno de SES en Ĝenevo, La Stelo organizas disvendon kaj aŭkcion de la verkoj de sia biblioteko. Poste, La Stelo starigas konkurson por junuloj, danke al la testamenta postlasaĵo de Anne-Marie Briner (bibliotekisto de La Stelo de 1988 ĝis 1994), kun premioj sumantaj 8500 frankojn ; cent konkursantoj lernas Esperanton dum 6 monatoj per propraj rimedoj.

Iom poste, La Stelo eldonas 2 librojn. En 2011 aperas « Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj » – elektitaj tekstoj kaj poemoj de Madeleine-Stakian-Vuille, Henri Vatré kaj Claude Piron. En 2013 sekvas « De la aflikto ĝis la steloj » – memoroj de Ardachès Stakian, armena rifuĝinto kaj edzo de Madeleine.

En 2014, Anita Altherr transprenas la prezidon de La Stelo ; ŝi ĝin transdonas en 2015 al Mélanie Maradan, premiito de la konkurso en 2008.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch