Pioniroj
Ĉio vere komenciĝas en 1903, kiam Hector Hodler fondas Unuiĝon de Junaj Esperantistoj de Ĝenevo. Poste Ĝenevan Esperantistan Grupon fondas Edouard Mallet (ĉi tiu fondos en 1912 alian lokan grupon, la Novan Klubon Esperanto). En tiu sama jaro 1903, la ŝtatkonsilisto Thiébaud, mem esperantisto, reprezentas la ĝenevan registaron ĉe la fondiĝo en Rolle de Svisa Esperanta Societo (SES).
Sekvajare, Edmond Privat kaj Hector Hodler publikigas la revuon La Juna Esperantisto, kiu aperos ĝis 1909. Ankaŭ en 1904 fondiĝas Klubo Radio (kiun prezidas Alf. Monod) por 13 – ĝis 18-jaraĝaj junuloj.
En 1905, revene de la 1-a internacia Kongreso de la Esperantistoj, Zamenhof kaj lia edzino Klara pasas tra Ĝenevo, kie ili loĝas je la strato Vieux-Collège ĉe Théodore Renard, sekretario
de SES kaj redaktoro de la revuo Svisa Espero. Por memorigi tiun viziton, Edmond Privat kaj Pierre Bovet iniciativas la almeton en 1934 de memortabulo (cetere tiu tabulo estos renovigita en 1984, fine relokigita en 2009 ĉeeste de la urbestro de Ĝenevo). Ankaŭ en 1905 fondiĝas 2 lokaj grupoj : Esperanta Societo La Stelo, kiun fondas kaj dum 16 jaroj prezidas Henri Dubois (kies filino Stella restos membro de La Stelo dum pli ol 50 jaroj), kaj Grupo Esperantista de Carouge, kiun fondas f-ino E. Damont-Pichat.
La 2-a internacia Kongreso de la Esperantistoj do okazas dum 1906 en Ĝenevo – en Victoria Hall – kun 818 partoprenantoj ; Privat estas ties ĝenerala sekretario. Dum la kongreso
fondiĝas Internacia Esperanta Scienca Asocio kun oficejo je strato Bovy-Lysberg ; René de Saussure, sekretario de la asocio, ankaŭ redaktoras Internacian Sciencan Revuon de 1907 ĝis 1910. Ankoraŭ en 1906 aperas « Manuel pratique de l’espéranto », la unua lernolibro de Edmond Privat.
Sekvas en 1909 « Karlo » kaj en 1911 « Kursa Lernolibro » ; la lernolibroj de Privat eldoniĝos en pli ol 10 lingvoj.
En 1907, Hodler transprenas la redaktorecon de la revuo Esperanto (fondita la antaŭan jaron), kiun li konservos dum 13 jaroj. Tiun jaron, René de Saussure publikigas la unuan
de siaj 9 reform-projektoj de Esperanto (li aperigos la lastan en 1937). Sed li ankaŭ publikigas en 1910 la fundamentan verkon « La construction logique des mots en Espéranto », en kiu li prezentas sian sciencan teorion pri la vort-formado kaj -derivado en esperanto (post unue malaprobo en 1913, la Akademio de Esperanto fine oficialigos tiun teorion en 1967). De Saussure plie estas prezidanto de SES (1908-1911 kaj 1915-1917) kaj redaktoro de Svisa Espero (1909-1910 kaj 1916-1918).