Veni al Ĝenevo

Cxicxeroni2Gastigado en Ĝenevo por Esperanto-parolantoj

Pluraj ĝenevaj esperantistoj volonte gastigas Esperanto-parolantojn el aliaj regionoj. Iuj el niaj membroj kutimas vojaĝi pere de Esperanto, ni do plezure bonvenigas vojaĝantojn. Pasintjare, membroj de La Stelo gastigis Esperantistojn el Aŭstralujo, Ĉinujo, Hungarujo, Japanujo, Polujo kaj Svedujo.

Se vi deziras veni al Ĝenevo, por visiti la urbon aŭ por aliaj kialoj, kontaktu nin! Sciu tamen : ni ekzamenas nur la petojn vortigitajn en Esperanto 🙂

Por privatuloj (ĝis 4 personoj)

Bonvolu kontakti ĝenevajn membrojn de Pasporta Servo.

Por grupoj (ekde 5 personoj)

Bonvolu skribi mesaĝon al nia asocio priskribante vian vojaĝon. Ni klopodos trovi tranokteblecojn por via grupo en nia urbo.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch