Kasteloj kaj kavaliroj

Je la instigo de membroj de La Stelo, estis okazigita vizito al muzeo la 4-an de Decembro 2016 por admiri la ekspozicion Kasteloj kaj kavaliroj.2016_chateaux_grande
Jen kelkaj vortoj de la partoprenantoj:
La belaj freskoj kiuj videblas tuj post la aliro estas la kerno de la ekspozicio.  Pentritaj komence de la 14-a jarcento, ili dekoris murojn de la Kastelo de Cruet (Château de Cruet) en Savojo iom fore de Ĝenevo.

Ili rakontas aventurojn de vasalo de Karolo la Granda (Charlemagne) kaj, dank’al diversaj scenoj, kiel bataloj, sieĝoj, ĉasadoj evokas la kavaliran idealon (idéal chevaleresque).  Rilate al tiuj freskoj, oni povas admiri riĉan aron da multvaloraj objektoj de la sama epoko : ekzemple antikva metala kasko kun movebla viziero, kiraso kaj ponardo.
Oni ankaŭ povas admiri iluminitajn manuskriptojn kiuj montris ĉasadon de birdoj, kaj ĉasadon kun hundoj, kio estis nova tiuepoke.  Ni  ankaŭ vidis mirindajn brodaĵojn, butonojn el eburo bele ĉizitajn, inter la riĉa elekto de trovaĵoj.  Vizitantoj ankaŭ povas spekti filmon rilate al la elfoso de restaĵoj de la fortigita kastelo (Chateau de Rouelbeau) kiu troviĝas survoje inter Ĝenevo kaj Hermance – nur estis restanta amaso da ŝtonoj en marŝo, kaj ili montris kiom granda kaj forta ĝi estis antaŭe.
Ses Esperanto-parolantoj  partoprenis la viziton : Marie, Charmian, Florence, Arlette, Didier, Laurence.  Plaĉis al Charmian ke ne nur estis ekspoziciitaj militaj aĵoj. Florence, kiu plezure vizitas muzeojn sed ne ĉiam trovas la tempon por tion fari, ŝatas la ideon de tiu « kultura grupo » ĉar estas pli amuza kaj interesa « kulturiĝi » kune.   Post la vizito, la grupo iris kafumi kaj babili en la malnova urbo.
kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch