Kasta-Festoj

La Kasta-Festoj, organizitaj ekde februaro 2015, ofertas malformalan renkontiĝon inter homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ĉiu estas bonvena sendepende de aĝo aŭ de lingvonivelo. La Kasta-Festoj okazas po kvin fojoj jare, de la 18-a ĝis la 23-a horo, proksime de la stacidomo « Cornavin » vid-al-vide de la parko « des Cropettes ».

La ĉefa celo de tiuj renkontiĝoj estas konigi Esperanton kaj ĝiajn agadojn en Ĝenevo. La salono, dividita en vivoĉambro kaj manĝejo, permesas organizi vesperojn de ĉiu speco.

Dum la Kasta-festoj, oni povas

  • Renkonti Esperantistojn por malkrovi la lingvon
  • Plibonigi sian Esperanton eĉ se oni estas ankoraŭ komencanto
  • Scii pri la lastaj eventoj rilate al ĝeneva movado
  • Auskulti prelegojn aŭ prezentojn
  • Aŭ simple ĝui de la vespero manĝante (kunportitan manĝon), babilante, kantante aŭ ludante.

Tiuj vesperoj ofertas multajn eblecojn pli bone koni Esperanton. Ĉiu partoprenanto povas prezenti projekton aŭ organizadon de evento, proponi diskuton rilate al iu ajn ŝatata temo aŭ simple paroli pri esperantaj travivaĵoj.

La partoprenado en la Kasta-festoj estas senpaga. Tamen oni povas iom donaci dum la vespero por faciligi la lupagon de la salono.

Venu esperantumi, kaj kunportu viajn geamikojn !

Filmeto farita de SES : www.svisa-esperanto-societo.ch

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch