Projekto Kiliba

Aprilo 2015 – Marto 2017

pont kiliba

© Philippe Renson

La Stelo kondukis dum du jaroj subtenan projekton kiu celis akompani kaj transdoni kompetencojn al loka Esperanta asocio en Suda Kivuo (DRK), pli precize en la villaĝo Kiliba.

La projekto konsistis en subteno de la asocio KAE (Klubo de la Amikoj de Esperanto) : socia, agrikultura kaj eduka strukturo kiu uzas Esperanton por komuniki kaj trovi helpon eksterlande.

La ĉefa celo estis kontribui al disvolviĝo de KAE tiel, ke ĝi povu foriri el situacio de helpopetanto por eniri en kunlaborajn projectojn kun asocioj aŭ neregistaraj organizoj.

Pluraj konkretaj sukcesoj estis realigitaj dum tiuj du jaroj.

En 2015

  • Kreado de filmo en Esperanto : ” La Kantoj de Koloroj “
  • Starigo de projekto pri aĉetado kaj luado de ĉarumoj
  • Helpo por plibonigi la fotadon por ilustri agadojn kaj projektojn de KAE
  • Starigado de regula malproksima komunikado malgraŭ lokaj malfacilecoj.
  • Prezentado de la projekto kaj monserĉado en Ĝenevo

En 2016

  • Prezentado de la projekto kaj monserĉado en Germanio
  • Kunlaborado kun aliaj Esperantaj asocioj, nome kun HES (Hamburga Esperanta Societo)
  • Konstruado de tegmentoj por lernejo kaj atelieroj
  • Akompano en propra komunikado per starigado de propra retpaĝaro (logotipo kaj enhavoj)

La projekto finiĝis en 2017. Tamen KAE daŭre aktivas sukcese en diversaj sektoroj, kaj eblas kunlabori kun la asocio pere de ĝia retpaĝaro : http://kae-amikaro.info

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch