VIZITO « AIDOSO LUKTO PER BILDOJ »

Vizito de la 3a de Decembro 2017 en la muzeo de la Ruĝa Kruco.sida

Tiu maldaŭra ekspozicio celas atentigi la vizitantojn pri komunikado ligita al tiu malsano dum pli ol 30 jaroj. Pere de afiŝoj faritaj por konscio-kampanjoj, artaĵoj kaj filmetoj, la ekspozicio videbligas ke Aidoso restas tikla temo pri kiu ankoraŭ hodiaŭ estas malfacile komuniki. Ĉar komence la viruso estas « la malsano de la aliuloj”, t.e. la malsano de drogemuloj, samseksemuloj kaj ĉiesulinoj, la publiko sentas sin en sekureco. Nur en 1987, kiam aperas la unuaj malsaneluloj infektitaj per poluita sango, la viruso iĝas temo de amaskomunikila parolado. Kiel speguloj de la societo, la konscio-kampanjoj, laŭvice alarmaj, ŝokaj, kortusaj kaj eĉ komikaj aperigas niajn angorojn, la tabuojn kaj la kondiĉojn en kiuj la pandemio aperas, evoluas kaj divastiĝas.

Pli ol pripensado pri la malsano, la ekspozicio starigas demandojn rilate al nia korpo kaj al seksemo. Dum ili parolis Esperanton, la partoprenantoj, Arlette, Florence kaj Laurence, sukcesis veki la intereson de du personoj, tio estis bela okazo varbi pri la Lingvo, ĝia lernado kaj la intereso ĝin paroli ĝenerale kaj precize en Ĝenevo. Indas memorigi ke ĉiuj vizitoj en tiu muzeo estas  senpagaj la unuan sabaton de la monato.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch