Vizito en la muzeon de la Ruĝa-Kruco

Capture d’écran 2019-04-28 à 20.58.15

26-an de majo 2019:  nova vizito en Esperanto proponita de La Stelo. Tiufoje en la muzeon de la Ruĝa-Kruco.

La ekspozicio “Malliberejo” fundamente pridemandas la parton de respondeco de nia societo en la reproduktado de tiu institucio regule en el centro de la aktualeco. Ĝi tion faras pere de diversaj temoj kiel enfermo, enkarcerigitaj kondiĉoj kaj ekskludo, sed ankaŭ readaptado kaj repariga justeco.

Tiuj kompleksaj konceptoj traktitaj el historika, filozofia, antropologia kaj sociologia anguloj  tanĝas muzikajn kreadojn, fotografiojn, literaturajn fragmentojn, filmojn kaj atestojn por tuŝi tiun dubasencan realecon kiu dispuŝas la kliŝojn kaj pridemandas la eblecon de alternativoj  al tiu puna sistemo heredita de la dekoka jarcento.

Post tiu grandvalora kaj kortuŝanta ekspozicio, la partoprenantoj plezure piknikis sur teraso dank’al milda vetero.

26mai2019_Stelo

 

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch