Ĉu Esperanto estas nemaĉista lingvo?

Kakofonio

Denunco de lingva maĉismo, neprigo de genra egaleco en skribmaniero, altrudo de parolformoj sen diskriminacioj rilate al genro… Ĉie ĉirkaŭ ni lingvoj estas atakataj de koleraj malplimultoj. Laŭ tiuj la lingvoj estas iloj de maĉisma ideologio.

La luktoj por egaleco inter viroj kaj inoj kondukitaj dum la pasintaj jardekoj aperigis la koncepton pri «nediskriminacianta» skribado kaj parolado. Tiu nova lingva formo ne adoptiĝis de la plimulto, kvankam oni povas trovi ĝin en iuj dokumentoj. Sed ĝi mem iĝis atakata ekde kelkaj jaroj de grupoj kiuj diras ke tiu lingva formo, kiu celas ke viro kaj ino inkluziviĝas egalnivele en la lingvo, tute forgesas tiujn kiuj  sentas sin nek viro, nek ino! Grandega konfuzo….

Fakte, la precipa lingva problemo koleriganta tiujn kiuj sentas sin malestimigitaj aŭ ignoritaj per la parolmanieroj estas la pluralaj formoj, kiam oni deziras paroli pri homojn tute ĝenerale. En la franca – sed ne nur en la franca -, la vortoj prenas en tia okazo la virgenran formon. Ekzemple, des enseignants signifas samtempe «viraj instruistoj» kaj simple «instruistoj», t.e. homoj kiuj instruas, sen precizigi ĉu ili estas viroj aŭ inoj. Ke tio esprimmaniero ŝajnas ne plu akceptebla al la inistoj estas kompreneble. (Ni ne parolu ĉi tie pri la vidpunkto de la transgenraj uloj, por ne kompliki la aferon). Kial oni pludiras en la franca «des enseignants» kaj ne «des enseignante?, demandas inistoj. La respondo estas: «Unue, ĉar tiu formo estas tradicia esprimmaniero kiu jam aĝas jarcentojn, due ĉar paroli tiel tute ne signifas ke oni malestimas la inojn, kaj, finfine, ĉar ŝanĝi la tutan lingvon ne estas elpenseble kiam la plej multaj parolantoj tute ne interesiĝos pri tiu afero, precipe se ŝanĝi ĉion estus nur por plaĉi al iuj ekstremistoj.»

La afero koncerne la «viran pluralformon» povas do esti forlasata sufiĉe facile. Tamen oni devas koncedi ke ankaŭ neinista francparolanto povas ofte esti malkonfortigata, ĉar ĝi devas uzi virgenran vorton por paroli pri ulo kiu povas esti ino. En Esperanto, ni ne havas tiun problemon. Ekzemple, «instruisto» estas absolute negenra vorto. «Instruisto» signifas ulo kiu instruas. Ĝi povas esti vira instruisto aŭ ina instruisto. Ankaŭ la artiklo «la» estas negenra. Fine, por la precizeco kaj la fluideco de la frazoj, ni havas la pronomojn «li», «ŝi» kaj «ĝi» por precizigi ĉu ni parolas specife pri viro, pri ino aŭ pr iu ajn ulo.
Esperanto situas do klare kaj bele super la batalo pri pli egala lingvo kiu estas tumultanta la francan lingvon kaj multajn aliajn.

PS: Estas tamen Esperantoparolantoj kiuj pensas, eĉ certas, ke «ĝi» ne povas uziĝi kiam oni parolas pri ulo, pri homo. Fakte tian stultaĵon povas diri nur tiuj kies denaska lingvo etas maĉista lingvo, kiel dirus la inistoj. Por ili, ekzistas nur du eblaj pronomoj: «li» kaj «ŝi». Por ili, «ĝi» estas elpensita nur por reprezenti objekton. Sed ili tute eraras. PIV, nia bazreferenco, estas tre klara tiurilate:
P.I.V. / Ĝi: Pronomo de la tria persono en singularo, por montri aĵon aŭ estulon aŭ beston, kies sekson oni ne bezonas precizigi

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch