Nova epoko, novaj metodoj
ms-10.5.2021
Dum longa tempo ni turnis nin al la publiko, montrante al ĝi la ĝeneralan signifon de la problemo pri lingvo internacia, la diversajn solvojn proponitajn kaj la estontan utilecon, kiun al la tuta homaro alportos tiu nova ilo, kondiĉe ke ĉiuj enviciĝu en nia afero. Kiel procedis niaj propagandistoj, ĉu en la paroladoj, ĉu en la multegaj artikoloj verkitaj de ili? Ili komence montris la necesecon de lingvo internacia, klarigis kial (pro teoriaj kaŭzoj) lingvo internacia povas esti nek mortinta lingvo, nek nacia lingvo, fine kial Esperanto, pro gia simpleco, gia logikeco, unuvorte ĝiaj lingvaj ecoj, kaj lastatempe, pro ĝia jama disvastiĝo, estas la sole bona solvo de la problemo, ke, konsekvence, ĉar lingvo internacia estus utilega al la tuta homaro kaj Esperanto estas plej bona solvo, ĉiu homo havas la moralan devon lerni Esperanton kaj ĝin disvastigi.
Oni postulis de la publiko ian penadon por afero pure eventuala kaj estonteca: interŝanĝe oni proponis al ĝi aŭ nenion, aŭ tute ne certajn kaj ne precizajn profitojn. (…)
Unuvorte, ni ĝis nun konsideris nian movadon kiel pure lingvan aferon: ni do per tio vole plimalgrandigis la publikon de niaj varbotoj kaj metante antaŭ ĉio la lingvan flankon de nia entrepreno forlogis de ĝi multajn praktikajn homojn, kiuj konsentas dediĉi kelke da tempo al la lernado de Esperanto nur kiam ili alimaniere povos regajni tiun tempon. (…)
Fine, niaj propagandistoj ne timu klare konigi la socian signifon de Esperantismo, la neeviteblan plisolidarigon, kiun rezultigas tiu senĉesa reciproka servado kaj alproksimiĝo sur neŭtrala kampo, kie ĉiuj homoj juste kaj egale interkomunikas, kiu ajn estas ilia lingvo, nacio, opinio, k.c. En tiu rilato la ekzemplo de niaj kongresoj estas plej interesa. La socia karaktero de nia movado, jam konkretigita de niaj diversaj servoj, multe pli interesos la popolamasojn, ol longaj klarigoj pri la helplingva problemo kaj ĝiaj diversaj solvoj, kiuj altiras plej ofte nur sciemulojn au kelktagajn entuziasmulojn. Oni ankaŭ forlasu la blufon de la nomoj de eminentuloj, sciencaj au registaraj, kiuj okaze ellasis favorajn vortojn pri Esperanto, sed praktike tre malmulte interesiĝas pri ĝi.
*****
La ĉi-supran tekston ne skribis iu redaktisto el la Stelo. Ĝi estas parto de artikolo skribita de Hector Hodler en 1909 kaj publikiĝita en la revuo Esperanto nº 49 la 20-an de februaro. (kompleta teksto ĉi-tie). Hector Hodler estis tiam nur 22 jarojn aĝa!
Estus multo dirinda pri Hector Hodler, emblema figuro de la Esperanta movado dum la unuaj jaroj de la XX-a jarcento, kaj pri lia vidpunkto koncerne la neceson, esprimitan de multaj esperantistoj, ne vidi en Esperanto nur lingvon, sed internacian movadon celantan pli bonan mondon.
Luma propagandisto de Esperanto kaj fondisto de UEA (Universalas Esperanto-Asocio), Hector Hodler mortis tre juna, mortigita de tuberkulozo dum sia 34-a jaro. Ĝenevo, lia naskiĝurbo ne konsideris ke indas honori la 100-an datrevenon de lia morto en 2021, (nek honori lin iumaniere!), kvankam evidentas ke Hector Hodler tion meritus, same kiel Henri Dunant, kiu fondis la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco (IKRK).
La Stelo provos honorigi la memoron de Hector Hodler per artikoloj dum la venontaj monatoj. Hodiaŭ ni nur rememoros ke lia vidpunkto ankoraŭ aktualegas: la diskuto pri esperantismo (vizio pri agadoj celantaj pli respektindan homan societon) meritas nuntempe atenton pli akran ol iam ajn antaŭe, kiam oni vidas ĉirkaŭ ni stariĝi pli kaj pli rapida drivo al senlibereco.