Protokoloj de la Ĝeneralaj Jarkunvenoj
Oni trovos ĉi-tie la protokolojn koncerne la Jarkunvenojn de la ses pasintaj jaroj.
Por konsulti pli maljunajn protokolojn, bonvolu skribi al la komitato de La Stelo (info@lastelo.ch).
Stelo_PVAG2016-1
Stelo_PVAG2016-2
Stelo_PVAG2017
Stelo_PVAG2018
Stelo_PVAG2019
Stelo_PVAG2020
Stelo_PVAG2021
Jultempa fabeleto
Julavo parolis la noelan. Tion ĉiuj scias. Melodia kaj flua, la noela lingvo povus, tiam, iĝi lingvo de la tuta mondo, se la mondo estus afabla kaj facilanima, revema kaj imagpova. Sed jen, la mondo ne estis preta por tia lingvo, kaj malmultaj estis la homoj kiuj deziris lerni tiun esplorindan, sed iom malfacilan kaj ŝajne neutilan lingvon – almenaŭ laŭ la diro de tiuj, kiuj plejofte ĝin nek parolis, nek eĉ aŭdis -. La noela finfine paroliĝis nur de la feinoj, la gnomoj, la silfoj, la revemuloj kaj iuj birdoj. Kaj de Julavo, kompreneble.