
Ekparolu!
Ekparolu! estas interreta ilo elpensita kaj oferita de edukado.net. Ĝi donas al ĉiuj kiuj akiris bazan konon de Esperanto eblecon babili kun boneparolantaj Esperantistoj, pere de Skype.
Oni ne povas sufiĉe ofte ripeti ke lingvo estas antaŭ ĉio afero pri parolado.
Tamen multaj timas ekparoli aŭ bedaŭras ne havi eblecojn paroli. Ekparolu! estas por ili ega ŝanco.
Ne hezitu kontakti la Stelan Lingvo-grupon por pliekscii pri Ekparolu!.
Lernu!
Lernilo kaj forumo pri Esperanto
Senpaga plurlingva paĝaro por informiĝi kaj lerni la internacian lingvon Esperanto.
iKurso
Interreta kurso
Franca retejo kiu entenas du kursojn por lerni Esperanton, programeto estas ankaŭ elŝutebla: http://ikurso.esperanto-france.org/
Reta Vortaro
Interreta vortaro
Plurlingva vortaro, konceptita de esperantistoj por esperantistoj. Tre facile uzebla, ĝi entenas multajn ekzemplojn el gravaj verkoj.
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Tre kompleta gramatiko, nur en Esperanto. Grava fonto pri la riĉeco kaj subtilaĵojn de la internacia lingvo !
Je dispono enrete:
PIV
Referenc-vortaro por E-parolantoj, nun atingebla en la reto: