Ekvivas la Stela Biblioteko

biblioteko

ms-22.2.24
Finfine! Dank’ al la persistema kaj profesia laboro de Daniel Gubler, la biblioteko de La Stelo fariĝis realaĵo. Ĝis nun, la asocio havis multajn librojn, sed neniu sciis precize kion, kaj eĉ malpli sciis kiel ilin prunti. Nun estas listo de la disponeblaj libroj kaj simplaj pruntreguloj. Por ajna informo, ne hezitu kontakti La Stelo. Sur la bretoj de la Stela Biblioteko troviĝas pluraj aparte interesaj verkoj. Al ili estos dediĉita estonta artikolo. Sed nenio malhelpas vin ekscii kiuj ili estas 🙂

Ĉesigo de la Lingvo-grupo

SinjoroLongkrululoms-8.5.2021

La kunvenoj de la Lingvo-grupo iĝis finitaj per la malliberigaj regaraj decidoj, kiuj truddevigis la kafejojn ĉesi iliajn aktivecojn, kaj malebligis la kunvenojn de homoj. Post pli ol unu jaro de tia reĝimo, kaj pro la ebleco ke la situacio povas pludaŭri – al kio oni devas aldoni la timon, por multaj homoj, ekkapti la Covid-viruson, la komitato de La Stelo decidis ne plu daŭrigi tiun aktivecon.

Tiuj kiuj bedaŭras tion kaj deziras malgraŭe pludiskuti pri Esperanto, ĝiaj esprimoj, tradukproblemoj aŭ literaturo, bonvolu kontakti rekte Markus aŭ Daniel (markus.sanz[at]gmail.com / gubler-rey@bluewin.ch)

Jultempa fabeleto

JulavoJulavo parolis la noelan. Tion ĉiuj scias. Melodia kaj flua, la noela lingvo povus, tiam, iĝi lingvo de la tuta mondo, se la mondo estus afabla kaj facilanima, revema kaj imagpova. Sed jen, la mondo ne estis preta por tia lingvo, kaj malmultaj estis la homoj kiuj deziris lerni tiun esplorindan, sed iom malfacilan kaj ŝajne neutilan lingvon – almenaŭ laŭ la diro de tiuj, kiuj plejofte ĝin nek parolis, nek eĉ aŭdis -. La noela finfine paroliĝis nur de la feinoj, la gnomoj, la silfoj, la revemuloj kaj iuj birdoj. Kaj de Julavo, kompreneble.

Ĉar Julavo havis multe da tempo dum la tuta jaro, li decidis adapti sian belan noelan lingvon al la nuntempa mondo. Li sendis la rezulton de sia laboro al juna infano naskita kelkajn tagojn antaŭ Julo, en la neĝokovrita urbo Stoko-la-Blanka, en la Cara imperio. Li poste rapidis komenci sian rondvojaĝon portante sur ŝultro sian dorskorbon plena je pulvoraj infanaj revoj.

Oni konas la sekvon, la juna pollanda knabo kiu ricevis dum lia dormo la lingvo-projekton elpensitan de Julavo, transskribis ĝin kaj tiel fariĝis Esperanto, la lingvo por pli bona mondo.

Tio okazis antaŭ pli ol cent jaroj.

✣✣✣

MuzikoTamen oni malpli bone scias ke Julavo ŝatis alian lingvon nomitan srpskhrvtsk, kiun li aŭdis foje en Balkano. Tie oni kutimis, en ĉiu kuirejo, ĉirkaŭ ĉiu fajro, malfermi botelon da forta alkoholaĵo nomita ŝljivovica, kiu enflamigas gorĝon kaj koron, precipe kiam kantas ciganoj.

Julavo decidis do lerni la srpskhrvtsk-an, sed surprize li tute ne sukcesis. «Kial estas tiu lingvo tiel malfacila?» li demandis sin. Sed li neniam trovis la kialon.

Eĉ jarojn poste trovis la solvon de tiu enigmo kazakstanaj fakuloj esplorante la tombejon de reĝo Gibaniko IV, en la Nigra Montaro. En ĝi estis skribita ke en tempoj nememorigeblaj nigra anĝelo enŝovis en la lingvon de la montaruloj la ĝermon de malamo kaj de interfratmilito, por puni ilin pro la peko havi la plej belan muzikon el la mondo, la plej belajn virinojn el la mondo kaj la tiel ŝatitan ŝljivovica.

La milito distilita en la lingvo efektiviĝis kaj el la srpskhrvtsk-a oni faris du lingvojn: srpsk kaj hrvtsk. La uzantoj de ambaŭ lingvoj provis montri la diferencojn inter la du lingvoj per ĉiuj eblaj rimedoj.

Ekde tiu tempo, Julavo evitas Balkanon. Nekonsolebla, li provas foje retrovi la sonojn de tiuj vortoj, kiujn li tiel ŝatis: «Avi kákoste? Ŝtaráde deca? Vólimvas…». Tamen, Julavo haltas rapide. Li scias ke siaj vortoj, kvankam amoplenaj, entenas multajn erarojn. «Kion mi povus donaci al ili por ke revivu la tiama magio?» La respondon flustris falstelo en lia orelo: «Donu al ili Tempon por ke la hororoj forgesiĝu, kaj Esperanton por ke la vortoj ne plu estu fonto de malamikeco.»

Tion faris Julavo. Vidante ke tio efikis, li pendigis en la ĉielon verdan stelon, por ke ĝi memorigu la povon de la lingvo donita al la mondo dank’al li. Vi povas vidi la verdan stelon dum la decembraj noktoj, se vi atente rigardas la ĉielan vastegon.

Etoiles

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch