Statuto

Statuto de Esperanto-Grupo “La Stelo” Genève

Art. 1 Nomo, celo, sidejo

Sub la nomo Esperanto-Grupo “La Stelo” Genève, franclingve Société d’espéranto “La Stelo” Genève, ekzistas societo, kiu celas praktiki, studi kaj diskonigi la internacian lingvon Esperanto, interalie kiel lingvon, kiu faciligas integriĝon en la kosmopolita ĝeneva socio. Por atingi tiun celon, la grupo aranĝas regulajn kunvenojn, paroladojn, kursojn kaj informas pri Esperanto. La grupo havas sian sidejon en Ĝenevo. Gi estas politike kaj religie neŭtrala, sen celo komerca surbaze de artikolo 60 de la Svisa Civila Kodo. La enspezoj de la societo konsistas el kotizoj, donacoj, heredaĵoj, subvencioj kaj vendoj de esperantaĵoj.

Art. 2 Membreco

La grupo konsistas el membroj : a) aktivaj; b) simpatiantaj; c) honoraj; f) kolektivaj.

Art. 3 Devoj, rajtoj

La membreco komenciĝas per kotizpago. La kolektivajn membrojn akceptas la komitato. Ĉiu membro, krom la honoraj, pagas kotizon fiksitan ĉiujare de la jarkunveno. La membroj klopodu perfektiĝi en Esperanto kaj disvastigi ĝin. Plejeble ili portu la insignon de Esperanto. La aktivaj membroj, la paroj, la studentoj, la emeritoj kaj la honoraj membroj rajtas elekti, voĉdoni kaj povas esti elektitaj. La membroj ne persone respondecas pri la societaj sindevigoj kaj ŝuldoj, kiujn garantias nur la societa havaĵo. La membroj ne havas rajton je la societa havaĵo.

Art. 4 Eksiĝo, eksigo

La membreco finiĝas . a) per libervola eksiĝo; b) per eksigo, laŭ decido de la jarkunveno, post averto de la komitato, se la membro agas intence kontraŭ la celoj de la grupo; c) per nekotizado dum la pasinta jaro.

Art. 5 Estraro

La grupo estas gvidata de komitato el minimume tri membroj. Ili elektas inter si la diversajn necesajn funkciojn. La komitato rajtas inviti al siaj kunvenoj honorajn membrojn kaj kunlaborantojn kun konsulta voĉo. Se dum la jaro komitatano eksiĝas, la komitato mem povas elekti anstataŭanton ĝis la venonta jarkunveno. La komitato kunvenas laŭbezone kaj estas voĉdonrajtigita, se ĉeestas almenaŭ duono de ĝiaj anoj. Ĉe voĉ-egaleco decidas la prezidanto. Ĉiu komitatano rajtas reprezenti la societon kadre de siaj funkcioj, de la agadprogramo kaj de la buĝeto.

Art. 6 Jarkunveno

La jarkunveno okazas ĉiujare dum la unua kvarono de la jaro, La komitato anoncas la kunvokon al jarkunveno, ĝian tagordon kaj proponon de agad-programo almenaŭ unu semajnon antaŭe. La jarkunveno akceptas agad-raporton kaj kontojn pri la pasinta jaro. Ĝi elektas la komitaton, fiksas la kotizojn kaj la agad-programon por la venonta jaro kaj nomas la honorajn membrojn. La jarkunveno nomas du kaskontrolantojn, kiuj ne estu anoj de la komitato. Se ĉeestanta membro tion petas, elekto devas okazi per sekreta voĉdono. La komitato aŭ kvinono de la membraro rajtas kunvoki eksterordinaran jarkunvenon.

Art. 7 Malfondo – Klaŭzo de ne-redono

Decido pri malfondo de la grupo devas okazi en ĝenerala kunveno. Propono de malfondo devas esti publigita kun la tagordo de la ĝenerala kunveno. En kazo de malfondo de la asocio, la tuto de la disponebla aktivo estos atribuita al iu institucio de publika utileco, institucio kun celo analoga al tiu de la asocio, kaj ĝuanta senimpostiĝon. Neniakaze, la bonhavo povos esti redonita al la fizikaj fondintoj aŭ al la membroj, ankaŭ ne esti uzata por ties profito, tute aŭ parte, laŭ ia ajn maniero.

Art. 8 Diversaĵoj

La aliĝo de la membroj al nacia, internacia aŭ aliaj Esperanto-organizoj estas laŭvola.

Art. 9 Proponoj kaj statutŝanĝo

Ĉiu membro rajtas iam ajn fari proponojn al la komitato aŭ al la jarkunveno. La statuto estas ŝanĝebla nur en jarkunveno. Proponoj de statutmodifoj devas esti publikigitaj kun la tagordo de la jarkunveno.

La nuna statuto, kiu nuligas la antaŭan, estis aprobita la 24an de februaro 1977 kaj modifita la 8-an de marto 1996, la 7-an de marto 2000 ; la 5-an de marto 2002 kaj la 2-an de septembro 2008.

 

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch