Membriĝi

Kial membriĝi ?

Aliĝi al La Stelo, signifas antaŭ ĉio subteni la agadojn ligitajn kun Esperanto en Ĝenevo kaj en la ĉirkaŭaĵo.

La kotizoj estas uzitaj ĉefe por kovri la elspezojn por la funkciado de la asocio, nome organizado de eventoj, etaj elspezoj (sendoj, varbiloj, ekspozicia materialo…), por flegi tiun-ĉi retpaĝaron kaj por venigi interesajn prelegantojn.

Mi deziras membriĝi !

Vi deziras membriĝi ? Estas facile ! Vi nur devas pagi la jarkotizon kaj poste plenigi la aliĝformularon ĉi-sube. Ni kontaktos vin kiel eble plej frue por konfirmi vian aliĝon.

Jarkotizon (validaj en 2017)

  • aktiva membro : CHF 40.-
  • paro : CHF 50.-
  • studento kaj emerito : CHF 30.-
  • simpatianto : CHF 25.00
  • subtenanto : ekde CHF 100.-

 


 

Statuto

Statuto de Esperanto-Grupo “La Stelo” Genève

Art. 1 Nomo, celo, sidejo

Sub la nomo Esperanto-Grupo “La Stelo” Genève, franclingve Société d’espéranto “La Stelo” Genève, ekzistas societo, kiu celas praktiki, studi kaj diskonigi la internacian lingvon Esperanto, interalie kiel lingvon, kiu faciligas integriĝon en la kosmopolita ĝeneva socio. Por atingi tiun celon, la grupo aranĝas regulajn kunvenojn, paroladojn, kursojn kaj informas pri Esperanto. La grupo havas sian sidejon en Ĝenevo. Gi estas politike kaj religie neŭtrala, sen celo komerca surbaze de artikolo 60 de la Svisa Civila Kodo. La enspezoj de la societo konsistas el kotizoj, donacoj, heredaĵoj, subvencioj kaj vendoj de esperantaĵoj.

Art. 2 Membreco

La grupo konsistas el membroj : a) aktivaj; b) simpatiantaj; c) honoraj; f) kolektivaj.

Art. 3 Devoj, rajtoj

La membreco komenciĝas per kotizpago. La kolektivajn membrojn akceptas la komitato. Ĉiu membro, krom la honoraj, pagas kotizon fiksitan ĉiujare de la jarkunveno. La membroj klopodu perfektiĝi en Esperanto kaj disvastigi ĝin. Plejeble ili portu la insignon de Esperanto. La aktivaj membroj, la paroj, la studentoj, la emeritoj kaj la honoraj membroj rajtas elekti, voĉdoni kaj povas esti elektitaj. La membroj ne persone respondecas pri la societaj sindevigoj kaj ŝuldoj, kiujn garantias nur la societa havaĵo. La membroj ne havas rajton je la societa havaĵo.

Art. 4 Eksiĝo, eksigo

La membreco finiĝas . a) per libervola eksiĝo; b) per eksigo, laŭ decido de la jarkunveno, post averto de la komitato, se la membro agas intence kontraŭ la celoj de la grupo; c) per nekotizado dum la pasinta jaro.

Art. 5 Estraro

La grupo estas gvidata de komitato el minimume tri membroj. Ili elektas inter si la diversajn necesajn funkciojn. La komitato rajtas inviti al siaj kunvenoj honorajn membrojn kaj kunlaborantojn kun konsulta voĉo. Se dum la jaro komitatano eksiĝas, la komitato mem povas elekti anstataŭanton ĝis la venonta jarkunveno. La komitato kunvenas laŭbezone kaj estas voĉdonrajtigita, se ĉeestas almenaŭ duono de ĝiaj anoj. Ĉe voĉ-egaleco decidas la prezidanto. Ĉiu komitatano rajtas reprezenti la societon kadre de siaj funkcioj, de la agadprogramo kaj de la buĝeto.

Art. 6 Jarkunveno

La jarkunveno okazas ĉiujare dum la unua kvarono de la jaro, La komitato anoncas la kunvokon al jarkunveno, ĝian tagordon kaj proponon de agad-programo almenaŭ unu semajnon antaŭe. La jarkunveno akceptas agad-raporton kaj kontojn pri la pasinta jaro. Ĝi elektas la komitaton, fiksas la kotizojn kaj la agad-programon por la venonta jaro kaj nomas la honorajn membrojn. La jarkunveno nomas du kaskontrolantojn, kiuj ne estu anoj de la komitato. Se ĉeestanta membro tion petas, elekto devas okazi per sekreta voĉdono. La komitato aŭ kvinono de la membraro rajtas kunvoki eksterordinaran jarkunvenon.

Art. 7 Malfondo – Klaŭzo de ne-redono

Decido pri malfondo de la grupo devas okazi en ĝenerala kunveno. Propono de malfondo devas esti publigita kun la tagordo de la ĝenerala kunveno. En kazo de malfondo de la asocio, la tuto de la disponebla aktivo estos atribuita al iu institucio de publika utileco, institucio kun celo analoga al tiu de la asocio, kaj ĝuanta senimpostiĝon. Neniakaze, la bonhavo povos esti redonita al la fizikaj fondintoj aŭ al la membroj, ankaŭ ne esti uzata por ties profito, tute aŭ parte, laŭ ia ajn maniero.

Art. 8 Diversaĵoj

La aliĝo de la membroj al nacia, internacia aŭ aliaj Esperanto-organizoj estas laŭvola.

Art. 9 Proponoj kaj statutŝanĝo

Ĉiu membro rajtas iam ajn fari proponojn al la komitato aŭ al la jarkunveno. La statuto estas ŝanĝebla nur en jarkunveno. Proponoj de statutmodifoj devas esti publikigitaj kun la tagordo de la jarkunveno.

La nuna statuto, kiu nuligas la antaŭan, estis aprobita la 24an de februaro 1977 kaj modifita la 8-an de marto 1996, la 7-an de marto 2000 ; la 5-an de marto 2002 kaj la 2-an de septembro 2008.

 

Historio

Kiam Ludoviko Lazaro Zamenhof – la iniciatoro de esperanto – sciiĝis pri la invito al Ĝenevo de la 2-a internacia Kongreso de la Esperantistoj, li respondis jene :

« Svisujo, kiu ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas iam la tempon, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro. »

Efektive, Ĝenevo fariĝos lulilo de la internacia esperanto-movado, en kiu ĝenevanoj longe unuarange rolos. Cetere, en Ĝenevo disvolviĝos loka esperanto-vivo aparte bunta.

 

 

Pioniroj

Ĉio vere komenciĝas en 1903, kiam Hector Hodler fondas Unuiĝon de Junaj Esperantistoj de Ĝenevo. Poste Ĝenevan Esperantistan Grupon fondas Edouard Mallet (ĉi tiu fondos en 1912 alian lokan grupon, la Novan Klubon Esperanto). En tiu sama jaro 1903, la ŝtatkonsilisto Thiébaud, mem esperantisto, reprezentas la ĝenevan registaron ĉe la fondiĝo en Rolle de Svisa Esperanta Societo (SES).

Sekvajare, Edmond Privat kaj Hector Hodler publikigas la revuon La Juna Esperantisto, kiu aperos ĝis 1909. Ankaŭ en 1904 fondiĝas Klubo Radio (kiun prezidas Alf. Monod) por 13 – ĝis 18-jaraĝaj junuloj.

Hector Hodler

Hector Hodler

En 1905, revene de la 1-a internacia Kongreso de la Esperantistoj, Zamenhof kaj lia edzino Klara pasas tra Ĝenevo, kie ili loĝas je la strato Vieux-Collège ĉe Théodore Renard, sekretario

de SES kaj redaktoro de la revuo Svisa Espero. Por memorigi tiun viziton, Edmond Privat kaj Pierre Bovet iniciativas la almeton en 1934 de memortabulo (cetere tiu tabulo estos renovigita en 1984, fine relokigita en 2009 ĉeeste de la urbestro de Ĝenevo). Ankaŭ en 1905 fondiĝas 2 lokaj grupoj : Esperanta Societo La Stelo, kiun fondas kaj dum 16 jaroj prezidas Henri Dubois (kies filino Stella restos membro de La Stelo dum pli ol 50 jaroj), kaj Grupo Esperantista de Carouge, kiun fondas f-ino E. Damont-Pichat.

La 2-a internacia Kongreso de la Esperantistoj do okazas dum 1906 en Ĝenevo – en Victoria Hall – kun 818 partoprenantoj ; Privat estas ties ĝenerala sekretario. Dum la kongreso

fondiĝas Internacia Esperanta Scienca Asocio kun oficejo je strato Bovy-Lysberg ; René de Saussure, sekretario de la asocio, ankaŭ redaktoras Internacian Sciencan Revuon de 1907 ĝis 1910. Ankoraŭ en 1906 aperas « Manuel pratique de l’espéranto », la unua lernolibro de Edmond Privat.

Théodore Renard

Théodore Renard

 Sekvas en 1909 « Karlo » kaj en 1911 « Kursa Lernolibro » ; la lernolibroj de Privat eldoniĝos en pli ol 10 lingvoj.

En 1907, Hodler transprenas la redaktorecon de la revuo Esperanto (fondita la antaŭan jaron), kiun li konservos dum 13 jaroj. Tiun jaron, René de Saussure publikigas la unuan

de siaj 9 reform-projektoj de Esperanto (li aperigos la lastan en 1937). Sed li ankaŭ publikigas en 1910 la fundamentan verkon « La construction logique des mots en Espéranto », en kiu li prezentas sian sciencan teorion pri la vort-formado kaj -derivado en esperanto (post unue malaprobo en 1913, la Akademio de Esperanto fine oficialigos tiun teorion en 1967). De Saussure plie estas prezidanto de SES (1908-1911 kaj 1915-1917) kaj redaktoro de Svisa Espero (1909-1910 kaj 1916-1918).

 

Internacia movado

Eduard Stettler

Eduard Stettler

1908 estas la fondiĝjaro de la plej grava internacia societo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), fare de Hector Hodler (kiu estos ties direktoro en 1910, poste prezidanto en 1919), nombranta jam de la unua jaro 1300 kotizantojn. La oficejo de UEA, komence je strato Bovy-Lysberg, translokiĝos de 1909 ĝis 1919 je strato Bourse.

En 1909, Henriette Ith-Daneil fondas Ĝenevan Esperantistan Laboristan Grupon. Samjare la bernano Eduard Stettler venas Ĝenevon por helpi al Hodler ĉe UEA, kies vicdirektoro li estos de 1910 ĝis 1919, direktoro ĝis 1924, fine prezidanto (de 1920 ĝis 1924 kaj de 1928 ĝis 1934). Stettler fariĝos ankaŭ dufoje prezidanto de SES (1911-1913 kaj 1927-1932).

Privat fondas en 1910 Internacian Esperanto-Instituton kun sidejoj en Ĝenevo, Parizo kaj Novjorko. Li redaktoras la revuon Esperanto de 1920 ĝis 1934. Kaj li fariĝas prezidanto de SES (de 1921 ĝis 1927) kaj de UEA (de 1925 ĝis 1928).

Hans Jakob

Hans Jakob

Germandevena, Hans Jakob komencas sian longan karieron je la servo de UEA en 1913, kiel oficisto ĉe la Centra Oficejo en Ĝenevo. Dum la 1-a mondmilito, li organizas la Dummilitan Helpservon

de UEA (DH) – servo transiganta la poŝtaĵojn inter esperantistoj de militantaj landoj kaj riceviganta monon kaj pakaĵojn al esperantistaj militkaptitoj. Post la milito, Jakob fariĝas ĝenerala sekretario de UEA kaj poste direktoro de 1923 ĝis 1934.

 

 

 

 

Oficialaj debatoj

Post unu jaro en Berno, la oficejo de UEA reinstaliĝas en Ĝenevo (en 1920 je bulvardo Théâtre kaj ekde 1929 en Tour de l’Ile). Ankaŭ en 1920 fondiĝas la Ĝeneva Klubo Gimnaziano. Sed tiun jaron precipe markas malfermiĝo ĉe Ligo de Nacioj (LDN) de debato pri esperanto, kiu okupos la novan internacian organizaĵon dum 4 jaroj. Danke al instigo de Privat, 11 delegitoj prezentas ĉe la Asembleo de LDN projekton de rezolucio favora al esperanto, proponante interalie enketon pri la internacia lingvo. Post komenca malaprobo, la Asembleo sekvajare akceptas la projekton de enketo. Tiubaze la Sekretariejo de LDN publikigas en 1922 raporton, kiun la Asembleo oficialigos ; sed en 1923 komisiono malsukcesigos la tiurilatan rezoluci-projekton. La debato fermiĝos en 1924 per aprobo de rezolucio agnoskanta esperanton kiel lingvo por telegrafio.

Dum la lerneja jaro 1921-1922 enkondukiĝas deviga eksperimenta esperanto-instruado en ĉiuj klasoj de la 7-a elementa jaro en la kantono Ĝenevo. Tiu eksperimento ripetiĝos en 1928-1929.

Pierre Bovet

Pierre Bovet

En 1922 okazas la 1-a Ĝeneva Konferenco pri la Instruado de Esperanto, organizita de Pierre Bovet, fondinto de la Lernejo pri Edukaj Sciencoj ; cento da delegitoj el 28 landoj ĝin partoprenas, el kiuj reprezentantoj de 16 registaroj. Samjare fondiĝas Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, komuna organo de la naciaj societoj kaj de UEA, kies precipa tasko estas organizi la kongresojn. Kun sidejo en Ĝenevo (je strato Mont-Blanc), tiun Komitaton el 6 membroj prezidos Privat de 1923 ĝis 1928. Tiu organo malfondiĝos en 1932, ĉar la sekvan jaron la naciaj societoj fariĝos kolektivaj membroj de UEA.

La 17-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1925, denove okazas en Ĝenevo (en Bâtiment Electoral kaj en Victoria Hall), kun 953 partoprenantoj kaj la unua sesio de la Somera Universitato en Esperanto. Tiun saman jaron, la Asocio por Internacia Helplingvo (IALA) okazigas sian 1-an konferencon pri lingvaj esploroj ankaŭ en Ĝenevo (la 2-a same okazos en Ĝenevo dum 1930). Fine, UEA en 1925 rekorde nombras 9424 individuajn membrojn.

En 1928, Privat gvidas en la beletra fakultato de la Ĝeneva universitato dujaran kurson pri historio kaj instrumetodoj de Esperanto.

Madeleine Stakian ekas sian longan esperanto-aktivecon en Ĝenevo, fondante en 1930 esperantistan ĥoron. Poste ŝi estas dungito en la UEA-oficejo de 1934 ĝis 1936, redaktoro de La Semanto (bulteno de la laborista Esperanto-movado), prezidanto de La Stelo (inter 1957 kaj 1994) kaj redaktoro de ties bulteno Brasikfolio. Ŝi ankaŭ famiĝas pro siaj originalaj kaj tradukitaj poemoj.

Bibliotekisto ĉe la UEA-oficejo de 1931 ĝis 1932, Henri Vatré estas fakulo pri la Esperanto-literaturo kaj laŭokaza poeto. Li ankaŭ administros la bibliotekon de La Stelo ĝis 1967, kiam ĝi estos donacita al la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds. La Stelo restarigos sian propran bibliotekon en 1972.

Krizo kaj militoj

La financa krizo frapanta UEAn kaŭzas en 1934 nereelekton de Privat al la estraro, pro kio Stettler kaj Jakob decidas demisii de siaj postenoj. La novaj estroj deziras translokigi la sidejon de UEA al lando, kie vivo malpli kostas ; sed fronte al juraj obstakloj, ili decidas en 1936 fondi Internacian Esperanto-Ligon kun sidejo en Britio, al kiu transiras la plejmulto de la UEA-membroj (individuoj kaj landaj asocioj). Tiam Jakob refunkciigas la ĝenevan oficejon de UEA sub la nomo Serva Centro, en Palais Wilson de 1937 ĝis 1942. Komence de la 2-a mondmilito, li organizas Esperantistan Interhelpon, simila al DH de la 1-a. Jakob ankaŭ estas direktoro de la ĝeneva UEA (kiun prezidas Karl Max Liniger de 1936 ĝis 1941), redaktoro de la revuo Esperanto de 1942 ĝis 1955 kaj fine estrarano de UEA (reunuigita kun IEL) de 1947 ĝis 1955.

El la dekduo da lokaj grupoj, kiuj floradis en Ĝenevo – komence kunordigitaj de ĝeneva centra komitato kun de Saussure kiel prezidanto -, nur La Stelo pretervivis ambaŭ mondmilitojn. Krom ĝia fondinto Henri Dubois, La Stelon prezidis interalie Lyda Raviola-Nussbaum (plurfoje), Emile Curtenaz, René Petitpierre (en 1944) kaj Alfred Rehmann, antaŭ ol Madeleine Stakian transprenis la stirilon en 1957.

En 1948, Paul Bouvier gvidas la unuan esperanto-kurson ĉe Radio Genève.

Bulteno kaj regulaj kunvenoj

Brasikfolio, bulteno de La Stelo, aperas ekde 1964, inter 7 kaj 12 numeroj jare (la aperritmo maloftiĝas ekde 2010). Ĝia nomo – kiu signifas france « gazeteto » – estis ideo de Claude Piron. Ĝiaj sinsekvaj redaktoroj estas Anita Altherr-Masè (1964-1966 kaj 1970), Hans Altherr (1967-1969), Madeleine Stakian (plurfoje kaj plej longe), Andres Bickel (1974-1978 kaj 1994-1996), Jean Rawyler (1996 kaj 1999), Louis Vidonne (1997-1998), Christiane Sixtus Pot (ekde 2000), poste Lucien Dahan. Anita Altherr fariĝas prezidanto ankaŭ en 1964 ; Hans Altherr ŝin anstataŭas en 1967, ĝis 1970 kiam lin sekvas David Buhlmann.

brasikfolio1964-miniaturo

la una Brasikfolio en 1964

En 1965 komenciĝas la longa erao de la monataj kunvenoj de La Stelo en Institut National Genevois (ĝis 1972, poste de 1974 ĝis 1996). Antaŭe okazis ĉiusemajnaj kunvenoj en Collège Moderne. La tradicia Zamenhofa festo okazis ĉiujare en la senalkohola restoracio de la Stacidomo (ĝis 1972 kaj de 1975 ĝis 1981), poste en restoracio International (de 1982 ĝis 1996).

Claude Piron

Claude Piron

Armand Cotton kaj Claude Piron fariĝas kunprezidantoj de La Stelo en 1972. Piron estas internacie fama kiel aŭtoro de pli ol 20 esperanto-libroj ; li estis redaktoro de la revuo Svisa Espero de 1963 ĝis 1966. En 1977, li gvidas en la ĝeneva universitato esperanto-kurson por instruistoj. Plie, li gvidos esperanto-kurson seninterrompe de 1999 ĝis 2008 en Maison de Quartier de Plainpalais. Cetere, de 1972 ĝis 1974 la monata kunvenoj de La Stelo okazas ĉe Centre Marignac en Lancy.

Ekde 1974, Madeleine Stakian reprezidas La Stelon dum 20 jaroj. Christiane Sixtus ŝin anstataŭas en 1994 kaj Andres Bickel sekvas de 1995 ĝis 1998. Bickel prezidis Svisan Esperanto-Junularon (1974-1980), kunfondis en 1977 la teatran kaj kantan trupon La Vagabondoj kaj organizis 2 kulturajn semajnfinojn en Ĝenevo (1976 kaj 1978). Cetere, li redaktis la bultenon Espéranto-Réalités (kiun aperigis Centre Genevois d’Information sur l’Espéranto de 1982 ĝis 1985) kaj Svisan Esperanto-Revuon de 1988 ĝis 1990.

De 1982 ĝis 1984, la kooperativo Literatura Foiro – interalie eldonanta la samnoman revuon – lokigas sian sidejon en Ĝenevo, kie ĝi organizas en 1983 la 3-an Internacian Literaturan Forumon.

Publikaj elmontroj

La unua esperanto-stando ĉe la Librofoiro okazas en 1990 ; ĝi ripetiĝos la sekvan jaron. Poste, ekde 2004, ĝin organizos dum pluraj jaroj Charmian Common kaj Marie Zoller, precipe kun la asocio Espéranto-Genève-Régions fondita en 2008 kun sidejo en Saint-Genis-Pouilly.

En 1998, La Stelo troviĝas sen komitato sed pluaktivas, interalie dum la monataj kunvenoj. Tiun saman jaron komenciĝas longa serio da Esperanto-kursoj ĉe Popoluniversitato (ĝis 2013), gvidataj ĉefe de Lucien Dahan. Ankaŭ en 1998 okazas en Palais des Nations (ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj) simpozio « Lingvo kaj Homaj Rajtoj » organizita de UEA je la tago de ĝia 90-jariĝo por memorfesti la 50 jarojn de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj

Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj

De 1999 ĝis 2004, la monataj kunvenoj de La Stelo okazas ĉe restoracio Les Cheminots. Ekde 2002, Charmian Common okazigas samloke la semajnajn kunvenojn de Lunda Grupo. Poste, la monataj kunvenoj okazos en stacidomo Cornavin (2005-2007) kaj ekde 2008 en Maison des Associations.

Ekde la jaro 2000, danke al instigo de Armand Cotton, librovendejo Harmonie daŭre vendas Esperanto-librojn.

En 2003, manifestacio de esperantistoj kontraŭ la lingvobaro okazas fronte al Palais des Nations.

La Stelo denove havas komitaton en 2005, kun Arlette Di Vetta-Mouron kiel prezidanto.

En 2007, okaze de la ĝenerala kunveno de SES en Ĝenevo, La Stelo organizas disvendon kaj aŭkcion de la verkoj de sia biblioteko. Poste, La Stelo starigas konkurson por junuloj, danke al la testamenta postlasaĵo de Anne-Marie Briner (bibliotekisto de La Stelo de 1988 ĝis 1994), kun premioj sumantaj 8500 frankojn ; cent konkursantoj lernas Esperanton dum 6 monatoj per propraj rimedoj.

Iom poste, La Stelo eldonas 2 librojn. En 2011 aperas « Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj » – elektitaj tekstoj kaj poemoj de Madeleine-Stakian-Vuille, Henri Vatré kaj Claude Piron. En 2013 sekvas « De la aflikto ĝis la steloj » – memoroj de Ardachès Stakian, armena rifuĝinto kaj edzo de Madeleine.

En 2014, Anita Altherr transprenas la prezidon de La Stelo ; ŝi ĝin transdonas en 2015 al Mélanie Maradan, premiito de la konkurso en 2008.

Komitato

 

La komitato konsistas el almenaŭ tri membroj (prezidanto, sekretario, kasisto). La nuna komitato koletas kvin personoj kun kompletigajn sciojn:

 

Laurence Aïdonidis

Jacques Sans

Gilda Pace

François Stride

Markus Sanz

 

Tamen, la komitato ne laboras sole ! Multaj proponoj venas rekte de E-parolantoj de ĝeneva regiono. Kiom nur eble, la komitato de La Stelo provas grupigi tiujn fortojn aŭ kunligi ilin. Ne hezitu kontakti la komitaton : info@lastelo.ch

Iloskatolo

Lernu!

Lernilo kaj forumo pri Esperanto

serveimageSenpaga plurlingva paĝaro por informiĝi kaj lerni la internacian lingvon Esperanto.

http://lernu.net/eo

iKurso

Interreta kurso

robin-2012Franca retejo kiu entenas du kursojn por lerni Esperanton, programeto estas ankaŭ elŝutebla: http://ikurso.esperanto-france.org/

Reta Vortaro

Interreta vortaro

revoPlurlingva vortaro, konceptita de esperantistoj por esperantistoj. Tre facile uzebla, ĝi entenas multajn ekzemplojn el gravaj verkoj.

http://purl.org/net/voko/revo

PMEG

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

pmeg-kovriloTre kompleta gramatiko, nur en Esperanto. Grava fonto pri la riĉeco kaj subtilaĵojn de la internacia lingvo !

Je dispono enrete:

http://bertilow.com/pmeg/

PIV

Plena Ilustrita Vortaro
piv

Referenc-vortaro por E-parolantoj, nun atingebla en la reto:

http://vortaro.net/

Esperanto ?

 

Vi volas scii pli pri Esperanto, kiel vi povas progresi aŭ uzi ĝin ? Tiu rubriko estas por vi ! Alklaku la titolojn ĉi-sube por atingi la informojn kiuj interesas vin.

 

kio estas Esperanto ?

Esperanto estas lingvo iniciatita de Ludwik Lejzer Zamenhof, kiu kreis ĝian gramatikon surbaze de eŭropaj linvoj kaj reduktante esceptojn je la minimumo. La vortprovizo devenas ĉefe de latinidaj lingvoj, kvankam troviĝas ankaŭ ĝermanaj vortoj kaj aliaj ĉerpitaj en aliaj lingvoj. De post la eldono de la unua manlibro en 1887, tiu nova lingvo altiris komonumon de parolantoj kaj komencis normalan evoluan procezon ene de parolantaro kiu uzis ĝin en malsimilaj medioj kaj kreis kulturon ligitan al tiu lingvo. Du jardekoj poste naskiĝis la unuaj infanoj kiuj parolis Esperanton kun siaj gepatroj, la tiel nomataj “denaskuloj”. Indas aserti, ke temas pri lingvo kreita por internacia komunikado.

Scii pli pri Esperanto

 

Komenci

Por plibonigi viajn lingvo-konojn, troviĝas kursoj en Ĝenevo kaj retejoj kun aro da lernantoj.

Kursoj en Ĝenevo :

Ĉiusemajnaj kursoj (1h30) okazas en la Popola universitato de la ĝeneva kantono (UPCGE) de Oktobro ĝis Junio, por du niveloj: komencantoj kaj progresantoj. Pliaj informaoj troviĝas en la retejo de la Popola universitato.

Kursoj en la reto :

Lernu!, plurlingva retpaĝaro senpaga por lerni Esperanton. Tiu tre populara retejo enkalkulas pli ol 100 000 registritaj uzantoj.

Retaj aŭ kompufonaj programetoj :

Duolingo (en la angla), retejo kaj kompufona programeto dediĉita al senpaga lernado de lingvoj. Pli ol de 170 000 personoj estas registritaj en tiu anglalingva platformo por lerni Esperanton.

Praktiki

 

Jen ideoj por praktiki Esperanton !

Ĉu per vojaĝoj, ĉu per korespondado, ĉu per lokaj renkontiĝoj, ne mankas okazoj por praktiki la Internacian Lingvon.

Esperanto-renkontiĝoj en Ĝenevo :

La eventoj de nia asocio kaj la eventoj organizitaj de lokaj Esperanto-parolantoj aperas en nia kalendaro.

Pique-nique espérantophone en campagne genevoise

Esperanto-grupoj en Ĝeneva regiono :

La Stelo regule organizas eventojn en Ĝenevo. La asocio ankaŭ rilatiĝas kun E-grupoj de la regiono, interalie la grupoj de Laŭzano (Svisujo) kaj Chambéry (Francujo).

 

Esperanto-renkontiĝoj en Svisujo :

La renkontiĝoj de aliaj lokaj grupoj en Svisujo troviĝas en la kalendaro de Svisa Esperanto Societo.

Esperanto-renkontiĝoj aliloke en la mondo :

Pluraj retejoj arigas eventojn internaciskale, interalie la Hungara retejo Eventoj kiu proponas internacian kalendaron de Esperantistaj eventoj. Jen kelkaj ekzemploj de internaciaj eventoj :

 

 

  •  SES Somera Esperanto-studado, internacia renkontiĝo kiu okazas ĉiusomere ekde 2007. La programo konsistas el E-kursoj matene, kulturaj proponoj posttagmeze kaj festaj eventoj vespere.

 

  •  JES  Junulara Esperanto-semajno, Eŭropa renkontiĝo kiu okazas ĉiujare je Novjaro, kuntime en Germanujo, Polujo aŭ Hungarujo. La programo entenas kursojn (de Esperanto kaj aliaj lingvoj, sportoj, artoj…), prelegojn pri diversaj temoj,  tuttagajn ekskursojn, tablo-ludojn, filmojn, teatraĵojn, koncertojn…

 

Participants du SES en 2010

Vojaĝi per Esperanto :

Multaj E-parolantoj uzas tiun lingvon por vojaĝi, interalie per Pasporta Servo, senpaga gastoservo. Kreita en 1974, la sistemo proponas al siaj membroj gastigi aŭ akcepti aliajn membrojn (ĝenerale unu aŭ du tagojn). La ununura kondiĉo estas, ke la gasto parolu Esperanton.

 


Filmeto de Oleg Zabolotniy en Esperanto pri Pasporta Servo

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch