Iloskatolo

Ekparolu!

BonvenonCeEdukado.net

Ekparolu-2Ekparolu! estas interreta ilo elpensita kaj oferita de edukado.net. Ĝi donas al ĉiuj kiuj akiris bazan konon de Esperanto eblecon babili kun boneparolantaj Esperantistoj, pere de Skype.

Oni ne povas sufiĉe ofte ripeti ke lingvo estas antaŭ ĉio afero pri parolado.
Tamen multaj timas ekparoli aŭ bedaŭras ne havi eblecojn paroli. Ekparolu! estas por ili ega ŝanco.

Ne hezitu kontakti la Stelan Lingvo-grupon por pliekscii pri Ekparolu!.

Duolingo

Tre efika metodo por lerni Esperanton. Sed nur por kiu parolas la anglan. (Estas do ankaŭ oportuno plibonigi sian konon de la angla!) 🙂

duolingo

Lernu!

Lernilo kaj forumo pri Esperanto

serveimageSenpaga plurlingva paĝaro por informiĝi kaj lerni la internacian lingvon Esperanto.

http://lernu.net/eo

iKurso

Interreta kurso

robin-2012Franca retejo kiu entenas du kursojn por lerni Esperanton, programeto estas ankaŭ elŝutebla: http://ikurso.esperanto-france.org/

Reta Vortaro

Interreta vortaro

revoPlurlingva vortaro, konceptita de esperantistoj por esperantistoj. Tre facile uzebla, ĝi entenas multajn ekzemplojn el gravaj verkoj.

http://purl.org/net/voko/revo

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch