Komitato

Laŭ la statutoj de La Stelo, la komitato devas konsisti el almenaŭ tri membroj (prezidanto, sekretario, kasisto). Ekde la jarkunveno de marto 2023, la komitatanoj estas:

  • Florence Sans, prezidanto
  • Gilda Pace, kasisto
  • Martine Moine, sekretario

Tamen, la komitato ne laboras sola ! Multaj proponoj venas rekte de Esperanto-parolantoj de la ĝeneva regiono. Kiel eble plej ofte, la komitato de La Stelo provas grupigi tiujn fortojn aŭ kunligi ilin.

La membroj estas ĉiuj kaj ĉiam bonvenaj ĉe la  komitataj kunsidoj, kiuj okazas kutime la duan ĵaŭdan de ĉiu monato, je la 10-a horo, en la lokalo La Kelo, (rue Carteret 19). La kunsidoj estas ankaŭ anoncitaj je la heimpaĝo.Ne hezitu kontakti la komitaton : info@lastelo.ch

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch