
Memorigo pri la unua kaj lasta Kasta-festo de 2020
Sabate, la 29-an de februaro 2020, dudeko da personoj partoprenis la Kasta-feston, dum kiu prezentiĝis du konferencoj.
Daniel Gubler prelegis pri sia eklernado de Esperanto, kaj interalie parolis pri la Komuna europa referenckadro por lingvoj (KER). La Universala Esperanto-Asocio (UEA) adoptis tiun referenckadron, kiu estas normo por taksi lingvajn kapablojn per eskalo de A1 (malkovro) ĝis C2 (majstreco).
Memorigo pri la lasta Kasta-Festo de 2019
Sabate, la 30-an de novembro 2019, dudeko da personoj el Ĝenevo, Laŭzano kaj najbara Francio ĉeestis en la Kasta-festo, kie Markus Sanz presentis Mobility and Inclusion in multilingual Europe, la raporton de François Grin UNIGE) pri moviĝeco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo.
Novaĵoj pri LES (Laŭzana Esperanto-Societo)
Niaj amikoj de Laŭzano realigis novan filmon: La sekreta vilaĝeto.
Kelkaj sekvencoj de ĝi filmiĝis en la lokalo kie La Stelo organizas siajn Kasta-festojn.
La unua projekcio de la filmeto okazis ĉe Espace Dickens, en Laŭzano, sabate, la 2-an de novembro 2019.
Vizito en muzeon
La 21-an de julio la Esperantisoj interesataj de la fabeloj rendevuis por viziti la ekspozicion ” La fabriko de fabeloj” proponita de la muzeo de Etnografio de Ĝenevo (MEG).
La ekspozicio vidigas ok fabelojn devenintaj el la tradicia eŭropa repertuaro.
Dank’al krea scenografio, riĉoplena je vidaĵoj kaj sonoj, la spektanto kapablas travivi realan sensan sperton, ludan kaj interagan.
Post la vizito, per sunradia vetero, la partoprenantoj iris pikniki en la parko “Les Bastions”.
PURIGADO DE LA TOMBO DE HECTOR HODLER

Vizito en la muzeon de la Ruĝa-Kruco
26-an de majo 2019: nova vizito en Esperanto proponita de La Stelo. Tiufoje en la muzeon de la Ruĝa-Kruco.
La ekspozicio “Malliberejo” fundamente pridemandas la parton de respondeco de nia societo en la reproduktado de tiu institucio regule en el centro de la aktualeco. Ĝi tion faras pere de diversaj temoj kiel enfermo, enkarcerigitaj kondiĉoj kaj ekskludo, sed ankaŭ readaptado kaj repariga justeco.
Ekparolu!
Ekparolu! estas interreta ilo elpensita kaj oferita de edukado.net. Ĝi donas al ĉiuj kiuj akiris bazan konon de Esperanto eblecon babili kun boneparolantaj Esperantistoj, pere de Skype.
Oni ne povas sufiĉe ofte ripeti ke lingvo estas antaŭ ĉio afero pri parolado.
Tamen multaj timas ekparoli aŭ bedaŭras ne havi eblecojn paroli. Ekparolu! estas por ili ega ŝanco.
Ne hezitu kontakti la Stelan Lingvo-grupon por pliekscii pri Ekparolu!.
Ĉu aperos malfermo por Esperanto en “post-Breksita” Eŭropo?
La eŭropaj Esperantistoj provis jam de jardekoj argumenti en parlamentejoj kaj komisionoj pri la avantaĝoj de Esperanto. Sen sukceso. La belega “Lingva Defio” de Claude Piron (1994),”Langues sans frontières”de Georges Kersaudy (2001) aŭ la “raporto Grin” (2005) estas franclingvaj markoj sur tiu vojo. Sen sukceso ĝis hodiaŭ. Sed nova “raporto Grin” estas ĵus eldonita: la MIME Vademecum !
Projekto Festilangues: La Stelo rezignas!
La komitato de la Stelo decidis, dum sia kunsido de la 11-a de oktobro, halti la projekton FestiLangues, destinata al la junuloj kaj studentoj, pro manko de financa subteno.
La Stelo dankas ĉiujn, kiuj pretis helpi por la organizo de la evento aŭ animi seminariojn kaj konferencojn. La temoj kiuj estis elektitaj traktiĝos laŭeble dum la venontaj Kasta-festoj.
Vivo de la Lingvo-grupo
La Lingvo-grupo kunsidas ĉiun duan semajnon je la 17-a en la restoracio Le Galicia (rue des Gares 21, apud la stacidomo Cornavin). Oni diskutas tiam pri ĉiuj eblaj aspektoj de Esperanto: malkovro de maljunaj libroj, analizoj de artikoloj publikigitaj de Le Monde Diplomatique en Esperanto, tradukoj, ktp.
Se vi deziras partopreni en ĝiaj aktivecoj, kontaktu Markus pere de tiu adreso: markus.sanz[at]gmail.com