Bela libro pri Hector Hodler

Cover_hector_2dms-7.7.2021

Ni revenas al Hector Hodler, post la artikolo Nova epoko, novaj metodoj, ĉi-foje por bonvenigi la publikigon de bonvena kaj tre agrabla libro dediĉita al la juna viziulo kiu fondis UEA, la Universalan Esperanto-Asocion: Hector Hodler, une posture pacifiste / Pascisma sinteno, de Marine Englert, Institut Ferdinand Hodler / Editions Notari 2020.

Bone plenumita projekto

Surbaze de korespondado de Hector Hodler kaj aliaj dokumentoj testamentitaj de lia vidvino post ŝia morto, la libro havas du nekutimajn kaj tre interesajn trajtojn. Unue ĝi estas dulingva franca-esperanta, kio sendube estos aprezata de granda publiko. Due ĝi konsistas el kvar eklumigadoj pri la sama temo, la pacismo de Hector Hodler komence de la 20a jarcento, kiam Eŭropo prepariĝas kaj poste sin lancas en kion estos la unua mondmilito. Kvar aŭtoroj fakte traktis tiun temon, kompletigante unu la alian, kaj tiel donante aparte interesan rezulton.

MarineEnglert.jpg

La libro estas subskribita de Marine Englert, 28-jara. La juna arthistoriisto studis Leterojn en Neŭŝatelo, finante kun Majstro pri Muzeaj Studoj en 2017. Tiuj studoj permesis al ŝi aliĝi al la teamo de la Jura Brüschweiler Archives, (kiuj fariĝis iom poste la Instituto Ferdinand Hodler). Oni alfidis aĵ ŝi la projekton fari la inventaron de la arkivoj de Hector Hodler, la filo de la fama svisa pentristo kaj ĉefe eksterordinara figuro de la Esperanto-movado, arkivoj, kiuj estis atendantaj kuracadon ekde ilia alveno en la kolekton Brüschweiler.

Samtempe, Mireille Grosjean, la kunprezidanto de la svisa Esperanto-societo, scivolis, kiel ni povus festi, en 2020, la centjariĝon de la morto de Hector Hodler. Dum sia esplorado, ŝi malkovris la arkivojn de Jura Brüschweiler kaj la prilaboradon de Marine Englert. La ideo eldoni libron ekaperis tra la unuaj kontaktoj inter la du esploristoj, per la renkontiĝo inter la deziro memori la centjariĝon de la morto de Hector Hodler kaj tiu de reliefigi la enhavon de la arkivoj.

La projekto rapide formiĝas. Tri fakistoj pri Hodler aŭ lia epoko konsentas kontribui al la verkado de la libro kun Marine Englert. Mireille Grosjean kontrolos la tradukon, farante mem la plej grandan parton de ĝi. Gratulon do al la du bazverkistinoj de tiu bela libro kaj al ĉiuj, kiuj helpis ilin.

La temo
La temo de la libro ŝajnas al ni tre interesa, ĉar ĝi starigas la praajn – sed ankora nuntempe trafajn – demandojn de la Esperanto-movado, disŝirita inter ideologia sinteno laŭ kiu Esperanto estas nur la vektoro servanta al la celo (internacia pacifismo kaj kunlaboro), kaj ekskluzive lingva sinteno, laŭ kiu oni devas konsideri Esperanton nur kiel lingvon.

Granda malpleno pleniĝas per tiu libro, kiu ne nur vivigas Hector Hodler, eksterordinaran viron, kiu mortis kiam li estis nur 33-jara, sed reaktualigas la demandon, ĉu la vojo, kiun Hodler pledis, tiu de pacismo kun Esperanto kiel lingvo de internacia komunikado, ne devas esti ĝisdatigita, ĉar ĝi aperas pli trafa ol iam ajn antaŭe, kiam oni ĝin pririgardas post jarcento da historio.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch