Ekspozicio de pentraĵoj

sanz-5_mini

 

Markus Sanz ne estas nur komitatano de La Stelo, li estas ankaŭ pentristo.

Liaj pentraĵoj montriĝas ek de la 3-a de februaro ĝis la 11-a de marto en Galerie Murandaz, en Nyon. Estas okazo paroli pri arto en Esperanto.

La galerio estas malfermita posttagmeze ek de la 14-a:45 ĝis la 18-a (sabate ek de la 14-a ĝis la 17-a). Kontaktu la artiston se vi deziras esti certaj ke li ĉeestos (079 610 50 39).

Bela libro pri Hector Hodler

Cover_hector_2dms-7.7.2021

Ni revenas al Hector Hodler, post la artikolo Nova epoko, novaj metodoj, ĉi-foje por bonvenigi la publikigon de bonvena kaj tre agrabla libro dediĉita al la juna viziulo kiu fondis UEA, la Universalan Esperanto-Asocion: Hector Hodler, une posture pacifiste / Pascisma sinteno, de Marine Englert, Institut Ferdinand Hodler / Editions Notari 2020.

Bone plenumita projekto

Surbaze de korespondado de Hector Hodler kaj aliaj dokumentoj testamentitaj de lia vidvino post ŝia morto, la libro havas du nekutimajn kaj tre interesajn trajtojn. Unue ĝi estas dulingva franca-esperanta, kio sendube estos aprezata de granda publiko. Due ĝi konsistas el kvar eklumigadoj pri la sama temo, la pacismo de Hector Hodler komence de la 20a jarcento, kiam Eŭropo prepariĝas kaj poste sin lancas en kion estos la unua mondmilito. Kvar aŭtoroj fakte traktis tiun temon, kompletigante unu la alian, kaj tiel donante aparte interesan rezulton.

Continue Reading

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch