Ekvivas la Stela Biblioteko

biblioteko

ms-22.2.24
Finfine! Dank’ al la persistema kaj profesia laboro de Daniel Gubler, la biblioteko de La Stelo fariĝis realaĵo. Ĝis nun, la asocio havis multajn librojn, sed neniu sciis precize kion, kaj eĉ malpli sciis kiel ilin prunti. Nun estas listo de la disponeblaj libroj kaj simplaj pruntreguloj. Por ajna informo, ne hezitu kontakti La Stelo. Sur la bretoj de la Stela Biblioteko troviĝas pluraj aparte interesaj verkoj. Al ili estos dediĉita estonta artikolo. Sed nenio malhelpas vin ekscii kiuj ili estas 🙂

Ekparolu!

BonvenonCeEdukado.net

Ekparolu-2Ekparolu! estas interreta ilo elpensita kaj oferita de edukado.net. Ĝi donas al ĉiuj kiuj akiris bazan konon de Esperanto eblecon babili kun boneparolantaj Esperantistoj, pere de Skype.

Oni ne povas sufiĉe ofte ripeti ke lingvo estas antaŭ ĉio afero pri parolado.
Tamen multaj timas ekparoli aŭ bedaŭras ne havi eblecojn paroli. Ekparolu! estas por ili ega ŝanco.

Ne hezitu kontakti la Stelan Lingvo-grupon por pliekscii pri Ekparolu!.

Duolingo

Duolingo estas tre efika metodo por lerni Esperanton. Antaŭ kelkaj jaroj, ekzistis nur angla versio, (io kio estis bona maniero revizi samtempe siajn anglajn konojn!). Tamen Duolingo estas nun proponita ankaŭ al la francparolantoj.

duolingo

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch