Jultempa fabeleto

JulavoJulavo parolis la noelan. Tion ĉiuj scias. Melodia kaj flua, la noela lingvo povus, tiam, iĝi lingvo de la tuta mondo, se la mondo estus afabla kaj facilanima, revema kaj imagpova. Sed jen, la mondo ne estis preta por tia lingvo, kaj malmultaj estis la homoj kiuj deziris lerni tiun esplorindan, sed iom malfacilan kaj ŝajne neutilan lingvon – almenaŭ laŭ la diro de tiuj, kiuj plejofte ĝin nek parolis, nek eĉ aŭdis -. La noela finfine paroliĝis nur de la feinoj, la gnomoj, la silfoj, la revemuloj kaj iuj birdoj. Kaj de Julavo, kompreneble.

Continue Reading

Vivo de la Lingvo-grupo

SinjoroLongkrululoLa Lingvo-grupo kunsidas ĉiun duan semajnon je la 17-a en la restoracio Le Galicia (rue des Gares 21, apud la stacidomo Cornavin). Oni diskutas tiam pri ĉiuj eblaj aspektoj de Esperanto: malkovro de maljunaj libroj, analizoj de artikoloj publikigitaj de Le Monde Diplomatique en Esperanto, tradukoj, ktp.

La precizaj kunvendatoj estas ĝisdatigitaj en la kalendaro de eventoj.

Se vi deziras partopreni en ĝiaj aktivecoj, kontaktu Markus pere de tiu adreso: markus.sanz[at]gmail.com

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch