Ekvivas la Stela Biblioteko

biblioteko

ms-22.2.24
Finfine! Dank’ al la persistema kaj profesia laboro de Daniel Gubler, la biblioteko de La Stelo fariĝis realaĵo. Ĝis nun, la asocio havis multajn librojn, sed neniu sciis precize kion, kaj eĉ malpli sciis kiel ilin prunti. Nun estas listo de la disponeblaj libroj kaj simplaj pruntreguloj. Por ajna informo, ne hezitu kontakti La Stelo. Sur la bretoj de la Stela Biblioteko troviĝas pluraj aparte interesaj verkoj. Al ili estos dediĉita estonta artikolo. Sed nenio malhelpas vin ekscii kiuj ili estas 🙂

Prezento de la filmo La Magia Lando ĉe La Stelo

Capture d’écran 2019-02-25 à 20.24.07

 

Sabate, la 23-an de februaro 2019, ĉirkaŭ dudek personoj el Ĝenevo, Laŭzano kaj najbara Francio ĉeestis en la Kasta-festo por malkovri la filmon «La Magia Lando», prezentitan de ĝia reĝisoro, François Randin (Laŭzana Esperanto-Societo).

La filmeto rakontas la historion de Ludo, junulo loĝanta en Laŭzano. Denaska Esperanto-parolanto, Ludo revas renkonti la iniciatoron de la Lingvo Internacia, L. L. Zamenhof.

Kvardek Esperanto-parolantoj partoprenis en la filmrealigo, kiu necesis 10 tagojn por la filmado kaj unu monaton por la muntado. La celoj de «La Magia Lando» estis:

  1. doni okazon paroli Esperanton (unue al la membroj de la Laŭzana grupo);
  2. malkovrigi Laŭzanon kaj ĝiajn najbarlokojn al eksterlandaj spektantoj;
  3. liveri didaktikan ilon al Esperanto-instruistoj.

Post la projekciado François Randin respondis la demandojn de la spektintoj kaj diris kelkajn vortojn pri sian venontan filmon.

La vespero daŭriĝis, kiel kutime, per ĝoja komunmanĝado kaj vivaj diskutoj inter la ĉeestantoj.

Ne manku la proksimajn Kasta-festojn. Vi trovos la datojn en la event-kalendaro, ĉi-apude.

Vizito de la ekspozicio “Afriko, la religioj de la ekstazo”

afrique2018Vizito de la 11-a de novembro 2018 en la Muzeo de Etnografio de Ĝenevo (MEG)

Tiu ekspozicio, kiu interesiĝas pri afrikaj samtempaj religioj, esploras precipe la koncepton de religia ekstazo, tiu esploro por komunio ĉiam pli intensa kun la dioj aŭ la spiritoj. Ĉu monoteistaj religioj, (judaismo, kristanismo kaj islamo), ĉu kultoj al la prauloj, ĉu la tiel nomataj kultoj de posedaĵo aŭ ĉŭ pli individuaj magiaj religiaj praktikoj, ĉie oni retrovas en Afriko tiun esploron pri momentoj de religia ekstazo, la distingo de apuda kaj regula ĉeesto kun la dia potenco. Tiu ekstazo interesas, laŭ la kazoj, la mistikajn fondintojn aŭ la profetojn de iomaj religioj, la sacerdotojn kaj la inicigitojn, kelkfoje eĉ ĉiujn partoprenantojn al la diservoj.
Kiel ĉiam en la MEGo, la didaktita prezentado de tiu ekspozicio ege valoras, same kiel la aŭdvidaj atestoj kaj la ekspoziciitaj objektoj.

Vizito de la ekspozicio “HODLER PARALELISMO”

Vizito de la 28a de Aprilio 2018 en la muzeo Rath.2018_Hodler_Parallelisme_affiche
Tiu ekspozicio celas transdoni la mirigon de Hodler antaŭ la ordo de la naturo. Hodler nomas “paralelismo” tiun vidon de naturo strikte organizita. La ok esperantistoj kiuj venis el Ĝenevo, Lozano, Francio kaj Rumanio profitis longan kaj atentokaptan gviditan viziton dank’al amiko artisto kiu anstataŭis la oficialan neĉeestintan ĉiĉeronon. Nia gvidisto bone konis la vivon kaj la verkon de la pentristo kaj tiujn de lia filo, Hector Hodler, aktiva esperantisto dum la frua Esperanto-movado, interalie kunfondinto de UEA (Universala Esperanto Asocio). Li rimarkigis nin ke la tombo de Hector, apud tiu de la patro en la tombejo Saint-Georges, en Ĝenevo, estas en malbona stato kaj instigis nin peti al la urbo ke ĝi purigu ĝin.
Ĉu ne estus bela omaĝo al tia grava homo fari ni mem tiun laboron ?

VIZITO « AIDOSO LUKTO PER BILDOJ »

Vizito de la 3a de Decembro 2017 en la muzeo de la Ruĝa Kruco.sida

Tiu maldaŭra ekspozicio celas atentigi la vizitantojn pri komunikado ligita al tiu malsano dum pli ol 30 jaroj. Pere de afiŝoj faritaj por konscio-kampanjoj, artaĵoj kaj filmetoj, la ekspozicio videbligas ke Aidoso restas tikla temo pri kiu ankoraŭ hodiaŭ estas malfacile komuniki. Ĉar komence la viruso estas « la malsano de la aliuloj”, t.e. la malsano de drogemuloj, samseksemuloj kaj ĉiesulinoj, la publiko sentas sin en sekureco. Nur en 1987, kiam aperas la unuaj malsaneluloj infektitaj per poluita sango, la viruso iĝas temo de amaskomunikila parolado. Kiel speguloj de la societo, la konscio-kampanjoj, laŭvice alarmaj, ŝokaj, kortusaj kaj eĉ komikaj aperigas niajn angorojn, la tabuojn kaj la kondiĉojn en kiuj la pandemio aperas, evoluas kaj divastiĝas.

Pli ol pripensado pri la malsano, la ekspozicio starigas demandojn rilate al nia korpo kaj al seksemo. Dum ili parolis Esperanton, la partoprenantoj, Arlette, Florence kaj Laurence, sukcesis veki la intereson de du personoj, tio estis bela okazo varbi pri la Lingvo, ĝia lernado kaj la intereso ĝin paroli ĝenerale kaj precize en Ĝenevo. Indas memorigi ke ĉiuj vizitoj en tiu muzeo estas  senpagaj la unuan sabaton de la monato.

Kasta-Festoj

La Kasta-Festoj, organizitaj ekde februaro 2015, ofertas malformalan renkontiĝon inter homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ĉiu estas bonvena sendepende de aĝo aŭ de lingvonivelo. La Kasta-Festoj okazas po kvin fojoj jare, de la 18-a ĝis la 23-a horo, proksime de la stacidomo « Cornavin » vid-al-vide de la parko « des Cropettes ».

La ĉefa celo de tiuj renkontiĝoj estas konigi Esperanton kaj ĝiajn agadojn en Ĝenevo. La salono, dividita en vivoĉambro kaj manĝejo, permesas organizi vesperojn de ĉiu speco.

Dum la Kasta-festoj, oni povas

  • Renkonti Esperantistojn por malkrovi la lingvon
  • Plibonigi sian Esperanton eĉ se oni estas ankoraŭ komencanto
  • Scii pri la lastaj eventoj rilate al ĝeneva movado
  • Auskulti prelegojn aŭ prezentojn
  • Aŭ simple ĝui de la vespero manĝante (kunportitan manĝon), babilante, kantante aŭ ludante.

Tiuj vesperoj ofertas multajn eblecojn pli bone koni Esperanton. Ĉiu partoprenanto povas prezenti projekton aŭ organizadon de evento, proponi diskuton rilate al iu ajn ŝatata temo aŭ simple paroli pri esperantaj travivaĵoj.

La partoprenado en la Kasta-festoj estas senpaga. Tamen oni povas iom donaci dum la vespero por faciligi la lupagon de la salono.

Venu esperantumi, kaj kunportu viajn geamikojn !

Filmeto farita de SES : www.svisa-esperanto-societo.ch

Vizito “La bumeranga efiko”

australie03

Bildo: © MEG, J. Watts

Vizito de la 28a de Majo 2017

Tiu ekspozicio pri la indiĝenaj artoj en Aŭstralio en la etnografia muzeo de Ĝenevo prezentas la dimensiojn spiritajn, artajn, kulturajn, politikajn, identecajn, ktp, de tuta popolo, kiu delonge estis rigardata kiel primitiva. Kial tiu titolo “bumeranga”? Pro tio, ke la provoj de neniigo kaj de asimilado de la aŭtoktonaj kulturoj, ekde la koloniado en la dek-oka jarcento, finvenis al rezulto mala de tiu atendita, kiu estis maljusta.

Ĉiu povis sekvi laŭ sia ritmo la proponitan vojon, helpe de aŭskultiloj. La ekspozicio indas je vizito  pro la belo kaj la vario de la proponitaj objektoj kaj pro la didaktitaj komentoj kiuj klarigas la ĉefajn temojn.

Sep Esperantistoj havis la privilegion partopreni la aranĝon, kvar plenkreskuloj kaj tri adoleskantoj.

Kasteloj kaj kavaliroj

Je la instigo de membroj de La Stelo, estis okazigita vizito al muzeo la 4-an de Decembro 2016 por admiri la ekspozicion Kasteloj kaj kavaliroj.2016_chateaux_grande
Jen kelkaj vortoj de la partoprenantoj:
La belaj freskoj kiuj videblas tuj post la aliro estas la kerno de la ekspozicio.  Pentritaj komence de la 14-a jarcento, ili dekoris murojn de la Kastelo de Cruet (Château de Cruet) en Savojo iom fore de Ĝenevo.
Ili rakontas aventurojn de vasalo de Karolo la Granda (Charlemagne) kaj, dank’al diversaj scenoj, kiel bataloj, sieĝoj, ĉasadoj evokas la kavaliran idealon (idéal chevaleresque).  Rilate al tiuj freskoj, oni povas admiri riĉan aron da multvaloraj objektoj de la sama epoko : ekzemple antikva metala kasko kun movebla viziero, kiraso kaj ponardo.
Oni ankaŭ povas admiri iluminitajn manuskriptojn kiuj montris ĉasadon de birdoj, kaj ĉasadon kun hundoj, kio estis nova tiuepoke.  Ni  ankaŭ vidis mirindajn brodaĵojn, butonojn el eburo bele ĉizitajn, inter la riĉa elekto de trovaĵoj.  Vizitantoj ankaŭ povas spekti filmon rilate al la elfoso de restaĵoj de la fortigita kastelo (Chateau de Rouelbeau) kiu troviĝas survoje inter Ĝenevo kaj Hermance – nur estis restanta amaso da ŝtonoj en marŝo, kaj ili montris kiom granda kaj forta ĝi estis antaŭe.
Ses Esperanto-parolantoj  partoprenis la viziton : Marie, Charmian, Florence, Arlette, Didier, Laurence.  Plaĉis al Charmian ke ne nur estis ekspoziciitaj militaj aĵoj. Florence, kiu plezure vizitas muzeojn sed ne ĉiam trovas la tempon por tion fari, ŝatas la ideon de tiu « kultura grupo » ĉar estas pli amuza kaj interesa « kulturiĝi » kune.   Post la vizito, la grupo iris kafumi kaj babili en la malnova urbo.
kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch