Prezento de la filmo La Magia Lando ĉe La Stelo

Capture d’écran 2019-02-25 à 20.24.07

 

Sabate, la 23-an de februaro 2019, ĉirkaŭ dudek personoj el Ĝenevo, Laŭzano kaj najbara Francio ĉeestis en la Kasta-festo por malkovri la filmon «La Magia Lando», prezentitan de ĝia reĝisoro, François Randin (Laŭzana Esperanto-Societo).

La filmeto rakontas la historion de Ludo, junulo loĝanta en Laŭzano. Denaska Esperanto-parolanto, Ludo revas renkonti la iniciatoron de la Lingvo Internacia, L. L. Zamenhof.

Kvardek Esperanto-parolantoj partoprenis en la filmrealigo, kiu necesis 10 tagojn por la filmado kaj unu monaton por la muntado. La celoj de «La Magia Lando» estis:

  1. doni okazon paroli Esperanton (unue al la membroj de la Laŭzana grupo);
  2. malkovrigi Laŭzanon kaj ĝiajn najbarlokojn al eksterlandaj spektantoj;
  3. liveri didaktikan ilon al Esperanto-instruistoj.

Post la projekciado François Randin respondis la demandojn de la spektintoj kaj diris kelkajn vortojn pri sian venontan filmon.

La vespero daŭriĝis, kiel kutime, per ĝoja komunmanĝado kaj vivaj diskutoj inter la ĉeestantoj.

Ne manku la proksimajn Kasta-festojn. Vi trovos la datojn en la event-kalendaro, ĉi-apude.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch