Omaĝo al Anita Perić-Altherr 1928-2022

AnitaAltherr_mini

la-27.07.2022

La 21-an de julio kelkaj Esperantistoj partoprenis la religian ceremonion okaze de la forpaso de Anita Altherr, kiu funkciis multajn jarojn kiel prezidanto de La Stelo. La ceremonio okazis en la tombejo St Georges en Ĝenevo, kie ripozas Hector Hodler, grava Esperantisto.

Mi konatiĝis kun ŝi en 2010 , kiam mi eklernis Esperanton, post mia unua vizito al la “Lunda grupo”. Tiun vesperon, mi tuj rimarkis ŝin ĉar ŝi surhavis brilegan ruĝan jakon, ne  tiel kutiman ĉe 80-jara persono. Ŝi sidiĝis apud mi kaj tuj entuziasme ekkonversaciis. Ŝi volis scii kiu mi estas, kial mi intersiĝas pri Esperanto, ktp.

Anita ankaŭ ŝatis paroli pri sia vivo. Ŝi estis Slovenino vivinta sian junecon en Triesto antaŭ elmigri al Svislando. Ŝi ŝatis partumi siajn ŝatokupojn kaj interesojn, inter kiuj Esperanto – kiun ŝi belege parolis – havis gravan rolon. Ŝi sciigis al mi ke ek de adolesko, ŝi aktive partoprenis la Esperanto-movadon ĉu en Italio ĉu en Svislando, kaj vojaĝante al multnombraj universalaj kaj naciaj kongresoj.

Ŝi ankaŭ estis la aŭtorino de la libro” Ne facilas esti… Sloveno en Italio”, libro en kiu ŝi raportas pri la kultura imperiismo de la tiama itala politika reĝimo rilate al la slovena malplimulto. Kiel multajn aliajn Esperantistojn antaŭ mi, ŝi invitis min ferii en Triesto, en sia bela domo superrigardanta la golfon. Surloke mi renkontis aliajn esperantistojn, ĉiuj invititaj de Anita.

Tiaj estas kelkaj el miaj memoraĵoj de Anita, tiu malavara, scivolema, rideta virino, ĉiambunte vestita.

Laurence Aïdonidis, La Stelo

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch