Du interesegaj konferencoj ĉe La Stelo

Capture d’écran 2020-03-17 à 10.51.30

ms-27.03.2020

Sabate, la 29-an de februaro 2020, dudeko da personoj partoprenis la Kasta-feston, dum kiu prezentiĝis du konferencoj.

Daniel Gubler prelegis pri sia eklernado de Esperanto, kaj interalie parolis pri la Komuna europa referenckadro por lingvoj (KER). La Universala Esperanto-Asocio (UEA) adoptis tiun referenckadron, kiu estas normo por taksi lingvajn kapablojn per eskalo de A1 (malkovro) ĝis C2 (majstreco).
Daniel eklernis Esperanton per iloj priskribitaj ĉe la paĝo Iloskatolo de ĉi-tiu retejo: Duolingo (reta lernado eblanta atingi la B1-nivelon post 3 monatoj), iKurso (reta kurso kun korektitaj ekzercisoj), Ekparolu! (perSkajpaj parolsesioj kun spertaj tutmondaj esperantistoj), kaj poste sukcese KER-ekzameniĝis je la B2-a nivelo (sendependo).

Poste, Ueli Haenni, kuracisto el Berno, parolis en altnivela Esperanto pri maloftaj malsanoj. Li ĵus partoprenis la saman tagon  en kongreso pri tiuj maloftaj malsanoj. Li prezentis multajn interesegajn informojn pri tiu malbone konata temo kaj poste respondis la multajn demandojn de la auskultintoj.
La vespero daŭriĝis per vespermanĝo kaj, kiel kutime, per vivaj diskutoj inter la ĉeestantoj.
Vi trovos la datojn de la proksimajn Kasta-festojn en la eventokalendaro, ĉi-apude.

 

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch