Novaĵoj pri LES (Laŭzana Esperanto-Societo)

logo_LES

Niaj amikoj de Laŭzano realigas novan filmon: La sekreta vilaĝeto.
Parto de ĝi filmiĝos dimanĉe la 22-an de septembro, ekde la 16-a en Ĝenevo, en la lokalo kie organiziĝas la Kasta-festoj de la Stelo (rue Montbrillant).

Oni bezonas figurantojn! Venu do multnombraj por tiuj scenoj (en kiuj vi ne devos paroli, ne timu!) kaj por partopreni en la posta kanada bufedo.
Por plia informo, telefonu al François Randin 076369 29 17
kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch