Enketo pri E-parolantoj en ĝeneva regiono

 

En 2015, tri aktivaj membroj de La Stelo starigis retan enketon por pli profunde koni la E-parolantojn de ĝeneva regiono cele al vigligo de loka E-vivo.

Alvoko estis sendita en la tuta regiono. La enketo celis kolekti datumojn demografiajn, pri lingvo-nivelo kaj pri uzo efektiva aŭ dezirita de Esperanto ĉe tiu grupo.

La demandaro enhavis ses demand-kategorioj: geografiaj datumoj, lingvo-konoj, lernado de Esperanto, aliĝo al grupoj kaj partopreno en renkontiĝoj, uzo aktuala kaj dezirita de Esperanto, kaj laste plej ŝatataj tipoj de renkontiĝo en Ĝenevo.

Malfermita en marto 2015, la demadaro estis plenigita de 42 personoj (17 viroj kaj 25 virinoj aĝaj inter 9 kaj 78 jaroj). Ĉiuj okup-kategorioj figurasen ĝi: lernantoj/studentoj, profesie aktivaj aŭ hejm-laborantoj, emeritoj.

Plejmulto de la respondintoj indikis havi mezan lingvo-kapablon kaj estas pli receptikapablaj (parola aŭ skriba kompreno) ol produktipovaj (paroli aŭ skribi). E-parolantoj de ĝeneva regiono lernis la lingvon de multaj diversaj manieroj, sed plejmulto indikis uzon de retkurso (nome Lernu.net) aŭ de vojaĝoj. Laŭ la rezultoj, la efektiva uzo de la lingvo estas tre bunta: komuniki dum renkontiĝoj aŭ skribe kun eksterlandaj skrib-amikoj, por hejmakcepti eksterlandajn vojaĝantojn, por vojaĝi, por interŝanĝi ideojn internaciskale, por legi librojn aŭ aŭskulti muzikon/radioelsendojn, por konatiĝi kun novaj personoj, aŭ simple por propra plezuro.

Konkludo: Esperanto estas verŝajne uzata en Ĝenevo per tre malsimilaj personoj inter 9 kaj 78 jaraĝaj.

 

esperantistoj

Mozaiko de personoj lernantaj Esperanton en la retejo Lernu.net

Elŝuti la rezulton de la enketo (franclingve) en la formato xls

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch