SALÈVE

Antaŭalpa monto en najbara franca Haute-Savoie, alta je 1379 metroj, «le Salève» prezentas en ĝia plejaltaĵo, atingebla per telfero, belegan elvidon al Ĝenevo, ĝia lago kaj la ĉirkaŭaj montoj (Alpoj kaj Ĵuraso).

HEL-VERDA AREO : Champel – Carouge

Champel estas kvieta loĝa kvartalo, sed ĝia estinteco estas pli ol sinistra… Tie, en la jaro 1553, Kalvino bruligis vivantan Michel Servet, homo kiu kontestis lian doktrinon.
Nuntempe, oni povas viziti la muzeon pri natura historio, promeni en la belega Bertrand-parko, malsupreniri ĝis «le Bout-du-monde» (la Mondofino), granda sportareo, kaj reatingi Carouge (Karuĵo), kie oni povas vagi kaj butikumi en mallarĝaj vilaĝsimilaj stratoj.

BRUNA AREO : Plainpalais

En la kvartalo «Plainpalais», oni povas malkrovi «la plaine de Plainpalais», vastan ebenaĵon kie okazas, interalie la pulbazaro. Proksime de la ebenaĵo troviĝas pluraj muzeoj:
•    la muzeo de la malnova Plainpalais;
•    la MAMCO, muzeo pri nuntempa arto;
•    la etnografia muzeo kaj
•    la Patek Philippe muzeo pri brakhorloĝoj.
Oni povas ankaŭ promeni en «le cimetière des Rois» (la tombejo de la Reĝoj), kie famaj homoj estas entombigitaj, ekzemple Rodolphe Töpffer (inventisto de la bildstrio), Jorge Luis Borges (argentina verkisto) kaj la Reformaciisto Jean Calvin (Johano Kalvino).

VERDA AREO : Cornavin – Grottes – Servette

En la «Place de Cornavin», la placo kie staras la stacidomo, oni povas viziti la Bazilikon Notre-Dame, ĉefa katolika preĝejo de la urbo. Malantaŭ la stacidomo estas la simpatia kvartalo nomita «Les Grottes» (la Grotoj). Ĝis la 19-a jarcento, ĝi estis la ĉefa loko de la ĝeneva horloĝindustrio. Tie, oni povas admiri, inter aliajn, la domegojn «les Schtroumpfs» karakterizataj de iliaj nekutima arkitekturo.
«Les Grottes» estas ankaŭ la kvartalo en kiu okazas niaj esperantistaj «Kasta-Festoj» kaj la ĉiu-semajnaj kunsidoj de la esperantista «lunda grupo» (de la 18-a horo ĝis la 19-a, en la trinkejo «Le Galicia»).

VIOLKOLORA AREO: internaciaj organizaĵoj

Kosmopoliteco kaj malfermo al la mondo estas ĉefaj elementoj de la ĝeneva identeco. La urbo havas tiurilate longan tradicion. Ĝenevo gastigas multajn internaciajn organizaĵojn, ĉiamajn misiojn kaj neregistarajn organizaĵojn. Inter ili, oni menciu la «ONU/Organisation des Nations Unies» (Unuiĝintaj Nacioj) aŭ la «CICR/Comité international de la Croix-Rouge» (Internacia Komitato de la Ruĝa-Kruco), flankita de ĝia mirenda muzeo.
Tiuj organizaĵoj divastigadas la famon de Ĝenevo en internaciaj diskutoj pri paco, homaj rajtoj, laboro, komerco, sano, scienca esplorado aŭ daŭripova evoluo.

ORANĜKOLORA AREO : Pâquis – Rodo (dekstra bordo)

Tiu areo bordas la dekstran bordon de la lago. La kvartalo estas multkultura, vigla kaj populara. Tie troviĝas multaj restoracioj kaj drinkejoj kie oni povas malkrovi saporojn el la tuta mondo.
Ekde la «pont du Mont-Blanc» (Blanka Monta ponto), ĉefa travojo inter la du bordoj, oni povas admiri «l’île Rousseau», insuleton nomita memore al Jean-Jacques Rousseau, filozofo de la 18-a jarcento, kiu naskiĝis en Ĝenevo. Iom pli malproksime, en eta parko kiu estas apud la «rue des Alpes» (strato de la Alpoj), oni povas vidi la monumenton memorigan pri la Duko de Brunswick, kiu heredigis sian tutan riĉecon al la urbo Ĝenevo.

Daŭrigante la promenadon, oni malkrovas la jenajn:
•    la statuo de Sissi, Imperiestrino de Aŭstrio, kiu murdiĝis tie ĉi, sur la Kajo Blanka Monto;
•    «les Bains des Pâquis», malnova – sed ankoraŭ funkcianta – publika banejo de Ĝenevo;
•    la Palaco Wilson, kie sidas HCDH, la Alta Komisario de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj;
•    la Muzeo pri sciencoj kaj historio;
•    la parko Mon-Repos kaj
•    la botanika ĝardeno.

ROZKOLORA AREO: Eaux-Vives – kajoj (maldekstra lagobordo)

«Les Eaux-Vives» (la Vivaj Akvoj) estas la ĝeneva kvartalo kiu kuŝas apud la maldekstra lagobordo. Tie oni trovas la du plej grandajn parkojn de Ĝenevo: «le Parc des Eaux-Vives» kaj «le Parc de la Grange», el kiuj oni povas atingi la kajojn de la lagobordo. Promenante tie, oni malkovras la jenajn:

•    Baby-plage: publika sabla strando;
•    la ŝprucfontano, emblemo de la urbo, kiu ŝprucas ĝis 140 metroj super la lago;
•    la angla ĝardeno, unu el la plej vivaj parkoj de Ĝenevo, kaj
•    la florhorloĝo, kiu elvenis el la horloĝista kaj botanika scipovoj.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch