Lanĉo de la retejo de La Stelo

Post monatoj da laboro, la asocio La Stelo fieras lanĉi sian retejon ! La komitato alvokis profesiulojn por prilabori aspektoplaĉan kaj facile traviziteblan retpaĝaron.

La retejo servos kiel ilo de komunikado kaj informado ne nur al membroj de la asocio, kiuj povos interalie konsulti rekte la kalendaron de eventoj kaj legi/proponi artikolojn pri pasintaj eventoj, sed ankaŭ al ĉiuj interesitaj personoj, Esperanto-aprolantoj aŭ ne. Tiucele la retejo estis komplete realigita en du lingvoj kaj ebligas ĉiun interesitan personon havi ideon pri la agadoj de ni asocio. Ĝi estos regule ĝisdatigita per fotoj kaj freŝaj artikoloj.

Krome, la nova retejo entenas multajn modernajn eblojn kiel kotizpageblecon pere de Paypal aŭ adaptiĝantajn enhavojn. Optimumigita por esti kunsultebla ankaŭ el kompufonoj, ĝi krome arigas ĉiujn formalajn informojn, nome la statuton de la asocio kaj eĉ kompletan historion de post la kreado de la asocio en 1905. La efektiviĝo de la nova retejo eblis danke al kunlaborado de pluraj membroj de La Stelo. Dankon al ĉiuj kaj bonan viziton !

Marto 2016

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch