Pri la Lingvo-grupo

La Lingvo-grupo de La Stelo, kiu estiĝis dum la aŭtuno 2016, kunvenas nun ĉiun duan semajnon, lunde ekde la 17-a ĝis la 18-a, en la restoracio Le Galicia (21 rue des Gares), apud la stacidomo de Cornavin. Tiel la partoprenantoj havas la eblecon paroli plue en Esperanto kun la membroj de la “Lunda Grupo“, kiuj kunsidas je la 18-a samloke.

La celo de tiuj kunvenoj estas plibonigi la nivelon de Esperanto de la partoprenantoj. Ni diskutas inter ni pri lingvaj temoj, interargumentante pri la diversaj taŭgaj eblecoj formuli frazojn, korektante tekstetojn skribitajn de ni aŭ eldonitajn de aliuloj, analizante tekstojn de verkistoj, ktp. Fakte, ni ĉiufoje improvizas amuzan voĵaĝon tra la lingvaj subtilecoj, ĉiam parolante Esperanton, kompreneble.

Se vi deziras partopreni en la Lingvo-grupo, kontaktu Markus, Gilda aŭ Laurence pere de tiu adreso: lingvo@lastelo.ch

La ĝustaj kunvendatoj de la grupo estas ĝisdatigataj en  la kalendaro de eventoj.

 

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch