FLAVA AREO : La Malaltaj stratoj kaj la malnova urbo

«Les Rues-Basses» (la Malaltaj Stratoj) situas je la maldekstra flanko de la lago, ĉe la piedo de la monteto kie troviĝas la «Vieille-Ville» (la Malnova Urbo). Temas pri kvar stratoj : rue de la Confédération, rue du Marché, rue de la Croix-d’Or kaj rue de Rive.  Ili konstituas la spinon de la «basse ville” (la malalta urbo), inter la lago kaj la monteto de la malnova urbo. Antaŭe, ili estis la malriĉa kvartalo, kie loĝis laboristoj; ĉe la bordo de la lago, diversaj varoj, kiuj alvenis boate, estis malŝarĝigitaj. Nuntempe tiu kvartalo estas tre ŝika, kun luksaj butikoj.
Ekde tiuj komercaj stratoj oni supreniras al la alta urbo, nomita «Vieille-Ville» (Malnova Urbo) ĝis la «Grand-Rue” (la Granda Strato), kie loĝis la verkisto kaj filozofo Jean-Jacques Rousseau, la pentristo Ferdinand Hodler, la aktoro Michel Simon kaj la verkisto Jorge Luis Borges, inter aliaj.

La kvartalo de la malnova urbo estas la historia kvartalo de Ĝenevo, bastiono de la Reformacio.  Ĝi estas ankaŭ la administracia centro, kie troviĝas la registaro kaj la parlamento de Ĝenevo. En la «Vieille-Ville», oni esploras la jenajn:

•    la katedralo Saint-Pierre (Sankta Petro), kie predikis Calvin;
•    la muzeo pri la Reformacio, kiu informas pri la reformacia historio;
•    la Place du Bourg-de-Four, la plej malnova placo de Ĝenevo;
•    le Palais de Justice, la Juĝejo;
•    la Prison Saint-Antoine, la malnova malliberejo;
•    le Collège Calvin, la unua publika edukejo en Ĝenevo;
•    le Musée d’Art et d’Histoire, la muzeo pri Arto kaj Historio;
•    l’Église russe, la rusa preĝejo kun ĝiaj oraj kupoloj;
•    l’Hôtel-de-Ville, la Urbodomo, kie kunsidas la kantona registaro;
•    les Canons, la pafilegoj de la malnova arsenalo, kie oni povas manĝi legoman supon ĉiun dekduan de decembro, memore al «Escalade» (la «murgrimpado»), t.e. la nesukcesa provo de najbaraj malamikoj ekpreni la urbon en 1602;
•    la Maison Tavel, la plej malnova privata domo de Ĝenevo, en kiu oni povas admiri plej interesajn maketojn kaj ilojn pri la evoluo de Ĝenevo tra la jarcentoj;
•    la Treille, korso laŭ kiu staras la plej granda benko en la mondo (126 m.)

Ekde la Treille, oni malsupreniras al la «Place Neuve», la Placo Nova, kie oni povas viziti la Rath-muzeon kaj «le Parc des Bastions», la parko, bordita de la Universitato, kie staras «le Mur des Réformateurs», larga monumento gloranta la homojn kiuj altrudis la Reformacion al Ĝenevo dum la 16-a jarcento.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch