Ĉu aperos malfermo por Esperanto en “post-Breksita” Eŭropo?

MIME-project

La eŭropaj Esperantistoj provis jam de jardekoj argumenti en parlamentejoj kaj komisionoj pri la avantaĝoj de Esperanto. Sen sukceso. La belega “Lingva Defio” de Claude Piron (1994),”Langues sans frontières”de Georges Kersaudy (2001) aŭ la “raporto Grin” (2005) estas  franclingvaj markoj sur tiu vojo. Sen sukceso ĝis hodiaŭ. Sed nova “raporto Grin” estas ĵus eldonita: la MIME Vademecum !

La MIME Vademecum estas la rezulto de kvarjara kunlaboro inter 23 esplorteamoj el eŭropaj universitatoj, kunigitaj en la projekto Mobility and Inclusion in Multilingual Europe (MIME) kaj kunordigitaj de François Grin (UNIGE). Por ke la dokumento havu ŝancon iĝi legita kaj diskonigita, oni resumis ĝin en formo de listo de 72 demandoj kaj respondoj, kies legado estas tiel vigliganta kiel interesa.

Nin precipe ĝojigis la klara jes-respondo al la demando “Estas planlingvo, kiel ekzemple Esperanto, antaŭenpuŝenda kiel internacia “lingua franca?” 😃

www.mime-project.org/vademecum

 

 

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch