Author Archive
Krizo kaj militoj
La financa krizo frapanta UEAn kaŭzas en 1934 nereelekton de Privat al la estraro, pro kio Stettler kaj Jakob decidas demisii de siaj postenoj. La novaj estroj deziras translokigi la sidejon de UEA al lando, kie vivo malpli kostas ; sed fronte al juraj obstakloj, ili decidas en 1936 fondi Internacian Esperanto-Ligon kun sidejo en Britio, al kiu transiras la plejmulto de la UEA-membroj (individuoj kaj landaj asocioj). Tiam Jakob refunkciigas la ĝenevan oficejon de UEA sub la nomo Serva Centro, en Palais Wilson de 1937 ĝis 1942. Komence de la 2-a mondmilito, li organizas Esperantistan Interhelpon, simila al DH de la 1-a. Jakob ankaŭ estas direktoro de la ĝeneva UEA (kiun prezidas Karl Max Liniger de 1936 ĝis 1941), redaktoro de la revuo Esperanto de 1942 ĝis 1955 kaj fine estrarano de UEA (reunuigita kun IEL) de 1947 ĝis 1955.
El la dekduo da lokaj grupoj, kiuj floradis en Ĝenevo – komence kunordigitaj de ĝeneva centra komitato kun de Saussure kiel prezidanto -, nur La Stelo pretervivis ambaŭ mondmilitojn. Krom ĝia fondinto Henri Dubois, La Stelon prezidis interalie Lyda Raviola-Nussbaum (plurfoje), Emile Curtenaz, René Petitpierre (en 1944) kaj Alfred Rehmann, antaŭ ol Madeleine Stakian transprenis la stirilon en 1957.
En 1948, Paul Bouvier gvidas la unuan esperanto-kurson ĉe Radio Genève.
Oficialaj debatoj
Post unu jaro en Berno, la oficejo de UEA reinstaliĝas en Ĝenevo (en 1920 je bulvardo Théâtre kaj ekde 1929 en Tour de l’Ile). Ankaŭ en 1920 fondiĝas la Ĝeneva Klubo Gimnaziano. Sed tiun jaron precipe markas malfermiĝo ĉe Ligo de Nacioj (LDN) de debato pri esperanto, kiu okupos la novan internacian organizaĵon dum 4 jaroj. Danke al instigo de Privat, 11 delegitoj prezentas ĉe la Asembleo de LDN projekton de rezolucio favora al esperanto, proponante interalie enketon pri la internacia lingvo. Post komenca malaprobo, la Asembleo sekvajare akceptas la projekton de enketo. Tiubaze la Sekretariejo de LDN publikigas en 1922 raporton, kiun la Asembleo oficialigos ; sed en 1923 komisiono malsukcesigos la tiurilatan rezoluci-projekton. La debato fermiĝos en 1924 per aprobo de rezolucio agnoskanta esperanton kiel lingvo por telegrafio.
Dum la lerneja jaro 1921-1922 enkondukiĝas deviga eksperimenta esperanto-instruado en ĉiuj klasoj de la 7-a elementa jaro en la kantono Ĝenevo. Tiu eksperimento ripetiĝos en 1928-1929.

Pierre Bovet
En 1922 okazas la 1-a Ĝeneva Konferenco pri la Instruado de Esperanto, organizita de Pierre Bovet, fondinto de la Lernejo pri Edukaj Sciencoj ; cento da delegitoj el 28 landoj ĝin partoprenas, el kiuj reprezentantoj de 16 registaroj. Samjare fondiĝas Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, komuna organo de la naciaj societoj kaj de UEA, kies precipa tasko estas organizi la kongresojn. Kun sidejo en Ĝenevo (je strato Mont-Blanc), tiun Komitaton el 6 membroj prezidos Privat de 1923 ĝis 1928. Tiu organo malfondiĝos en 1932, ĉar la sekvan jaron la naciaj societoj fariĝos kolektivaj membroj de UEA.
La 17-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1925, denove okazas en Ĝenevo (en Bâtiment Electoral kaj en Victoria Hall), kun 953 partoprenantoj kaj la unua sesio de la Somera Universitato en Esperanto. Tiun saman jaron, la Asocio por Internacia Helplingvo (IALA) okazigas sian 1-an konferencon pri lingvaj esploroj ankaŭ en Ĝenevo (la 2-a same okazos en Ĝenevo dum 1930). Fine, UEA en 1925 rekorde nombras 9424 individuajn membrojn.
En 1928, Privat gvidas en la beletra fakultato de la Ĝeneva universitato dujaran kurson pri historio kaj instrumetodoj de Esperanto.
Madeleine Stakian ekas sian longan esperanto-aktivecon en Ĝenevo, fondante en 1930 esperantistan ĥoron. Poste ŝi estas dungito en la UEA-oficejo de 1934 ĝis 1936, redaktoro de La Semanto (bulteno de la laborista Esperanto-movado), prezidanto de La Stelo (inter 1957 kaj 1994) kaj redaktoro de ties bulteno Brasikfolio. Ŝi ankaŭ famiĝas pro siaj originalaj kaj tradukitaj poemoj.
Bibliotekisto ĉe la UEA-oficejo de 1931 ĝis 1932, Henri Vatré estas fakulo pri la Esperanto-literaturo kaj laŭokaza poeto. Li ankaŭ administros la bibliotekon de La Stelo ĝis 1967, kiam ĝi estos donacita al la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds. La Stelo restarigos sian propran bibliotekon en 1972.
Internacia movado
1908 estas la fondiĝjaro de la plej grava internacia societo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), fare de Hector Hodler (kiu estos ties direktoro en 1910, poste prezidanto en 1919), nombranta jam de la unua jaro 1300 kotizantojn. La oficejo de UEA, komence je strato Bovy-Lysberg, translokiĝos de 1909 ĝis 1919 je strato Bourse.
En 1909, Henriette Ith-Daneil fondas Ĝenevan Esperantistan Laboristan Grupon. Samjare la bernano Eduard Stettler venas Ĝenevon por helpi al Hodler ĉe UEA, kies vicdirektoro li estos de 1910 ĝis 1919, direktoro ĝis 1924, fine prezidanto (de 1920 ĝis 1924 kaj de 1928 ĝis 1934). Stettler fariĝos ankaŭ dufoje prezidanto de SES (1911-1913 kaj 1927-1932).
Privat fondas en 1910 Internacian Esperanto-Instituton kun sidejoj en Ĝenevo, Parizo kaj Novjorko. Li redaktoras la revuon Esperanto de 1920 ĝis 1934. Kaj li fariĝas prezidanto de SES (de 1921 ĝis 1927) kaj de UEA (de 1925 ĝis 1928).
Germandevena, Hans Jakob komencas sian longan karieron je la servo de UEA en 1913, kiel oficisto ĉe la Centra Oficejo en Ĝenevo. Dum la 1-a mondmilito, li organizas la Dummilitan Helpservon
de UEA (DH) – servo transiganta la poŝtaĵojn inter esperantistoj de militantaj landoj kaj riceviganta monon kaj pakaĵojn al esperantistaj militkaptitoj. Post la milito, Jakob fariĝas ĝenerala sekretario de UEA kaj poste direktoro de 1923 ĝis 1934.
Utilaj informoj
kio estas Esperanto ?
Esperanto estas lingvo iniciatita de Ludwik Lejzer Zamenhof, kiu kreis ĝian gramatikon surbaze de eŭropaj linvoj kaj reduktante esceptojn je la minimumo. La vortprovizo devenas ĉefe de latinidaj lingvoj, kvankam troviĝas ankaŭ ĝermanaj vortoj kaj aliaj ĉerpitaj en aliaj lingvoj. De post la eldono de la unua manlibro en 1887, tiu nova lingvo altiris komonumon de parolantoj kaj komencis normalan evoluan procezon ene de parolantaro kiu uzis ĝin en malsimilaj medioj kaj kreis kulturon ligitan al tiu lingvo. Du jardekoj poste naskiĝis la unuaj infanoj kiuj parolis Esperanton kun siaj gepatroj, la tiel nomataj “denaskuloj”. Indas aserti, ke temas pri lingvo kreita por internacia komunikado.
Reta Vortaro
Interreta vortaro
Plurlingva vortaro, konceptita de esperantistoj por esperantistoj. Tre facile uzebla, ĝi entenas multajn ekzemplojn el gravaj verkoj.
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Tre kompleta gramatiko, nur en Esperanto. Grava fonto pri la riĉeco kaj subtilaĵojn de la internacia lingvo !
Je dispono enrete:
PIV
Referenc-vortaro por E-parolantoj, nun atingebla en la reto:



