Author Archive

Projekto Kiliba

Aprilo 2015 – Marto 2017

pont kiliba

© Philippe Renson

La Stelo kondukis dum du jaroj subtenan projekton kiu celis akompani kaj transdoni kompetencojn al loka Esperanta asocio en Suda Kivuo (DRK), pli precize en la villaĝo Kiliba.

La projekto konsistis en subteno de la asocio KAE (Klubo de la Amikoj de Esperanto) : socia, agrikultura kaj eduka strukturo kiu uzas Esperanton por komuniki kaj trovi helpon eksterlande.

La ĉefa celo estis kontribui al disvolviĝo de KAE tiel, ke ĝi povu foriri el situacio de helpopetanto por eniri en kunlaborajn projectojn kun asocioj aŭ neregistaraj organizoj.

Pluraj konkretaj sukcesoj estis realigitaj dum tiuj du jaroj.

En 2015

  • Kreado de filmo en Esperanto : ” La Kantoj de Koloroj “
  • Starigo de projekto pri aĉetado kaj luado de ĉarumoj
  • Helpo por plibonigi la fotadon por ilustri agadojn kaj projektojn de KAE
  • Starigado de regula malproksima komunikado malgraŭ lokaj malfacilecoj.
  • Prezentado de la projekto kaj monserĉado en Ĝenevo

En 2016

  • Prezentado de la projekto kaj monserĉado en Germanio
  • Kunlaborado kun aliaj Esperantaj asocioj, nome kun HES (Hamburga Esperanta Societo)
  • Konstruado de tegmentoj por lernejo kaj atelieroj
  • Akompano en propra komunikado per starigado de propra retpaĝaro (logotipo kaj enhavoj)

La projekto finiĝis en 2017. Tamen KAE daŭre aktivas sukcese en diversaj sektoroj, kaj eblas kunlabori kun la asocio pere de ĝia retpaĝaro : http://kae-amikaro.info

Kasta-Festoj

La Kasta-Festoj, organizitaj ekde februaro 2015, ofertas malformalan renkontiĝon inter homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ĉiu estas bonvena sendepende de aĝo aŭ de lingvonivelo. La Kasta-Festoj okazas po kvin fojoj jare, de la 18-a ĝis la 23-a horo, proksime de la stacidomo « Cornavin » vid-al-vide de la parko « des Cropettes ».

La ĉefa celo de tiuj renkontiĝoj estas konigi Esperanton kaj ĝiajn agadojn en Ĝenevo. La salono, dividita en vivoĉambro kaj manĝejo, permesas organizi vesperojn de ĉiu speco.

Continue Reading

Vizito “La bumeranga efiko”

australie03

Bildo: © MEG, J. Watts

Vizito de la 28a de Majo 2017

Tiu ekspozicio pri la indiĝenaj artoj en Aŭstralio en la etnografia muzeo de Ĝenevo prezentas la dimensiojn spiritajn, artajn, kulturajn, politikajn, identecajn, ktp, de tuta popolo, kiu delonge estis rigardata kiel primitiva. Kial tiu titolo “bumeranga”? Pro tio, ke la provoj de neniigo kaj de asimilado de la aŭtoktonaj kulturoj, ekde la koloniado en la dek-oka jarcento, finvenis al rezulto mala de tiu atendita, kiu estis maljusta.

Ĉiu povis sekvi laŭ sia ritmo la proponitan vojon, helpe de aŭskultiloj. La ekspozicio indas je vizito  pro la belo kaj la vario de la proponitaj objektoj kaj pro la didaktitaj komentoj kiuj klarigas la ĉefajn temojn.

Sep Esperantistoj havis la privilegion partopreni la aranĝon, kvar plenkreskuloj kaj tri adoleskantoj.

Kasteloj kaj kavaliroj

Je la instigo de membroj de La Stelo, estis okazigita vizito al muzeo la 4-an de Decembro 2016 por admiri la ekspozicion Kasteloj kaj kavaliroj.2016_chateaux_grande
Jen kelkaj vortoj de la partoprenantoj:
La belaj freskoj kiuj videblas tuj post la aliro estas la kerno de la ekspozicio.  Pentritaj komence de la 14-a jarcento, ili dekoris murojn de la Kastelo de Cruet (Château de Cruet) en Savojo iom fore de Ĝenevo.

Continue Reading

Ĉu vi konas la Manifeston de Prago?

Capture d’écran 2018-12-17 à 17.32.33Ŝajnas ke ne multaj Esperantistoj konas la Manifeston de Prago redaktitan de UEA (Universala Esperanto Asocio). Tio estas la oportuno memorigi vin pri ĝia ekzisto, kaj proponi al vi malkovri ĝin.

La Manifesto de Prago estas dokumento adoptita en julio 1996 en Prago dum la 81-a universala kongreso de UEA, kaj konsistanta en listo de sep celoj proponitaj al la movado. Ĝia precipa aŭtoro estis Mark Fettes, la aktuala prezidanto de UEA. Por malkovri tiujn 7 temojn kaj celojn proponitajn de UEA pere de tiu manifesto, vizitu ĝian paĝaron: http://manifesto.ikso.net/pm/#eo

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch