Author Archive
VERDA AREO : Cornavin – Grottes – Servette
En la «Place de Cornavin», la placo kie staras la stacidomo, oni povas viziti la Bazilikon Notre-Dame, ĉefa katolika preĝejo de la urbo. Malantaŭ la stacidomo estas la simpatia kvartalo nomita «Les Grottes» (la Grotoj). Ĝis la 19-a jarcento, ĝi estis la ĉefa loko de la ĝeneva horloĝindustrio. Tie, oni povas admiri, inter aliajn, la domegojn «les Schtroumpfs» karakterizataj de iliaj nekutima arkitekturo.
«Les Grottes» estas ankaŭ la kvartalo en kiu okazas niaj esperantistaj «Kasta-Festoj» kaj la ĉiu-semajnaj kunsidoj de la esperantista «lunda grupo» (de la 18-a horo ĝis la 19-a, en la trinkejo «Le Galicia»).
VIOLKOLORA AREO: internaciaj organizaĵoj
Kosmopoliteco kaj malfermo al la mondo estas ĉefaj elementoj de la ĝeneva identeco. La urbo havas tiurilate longan tradicion. Ĝenevo gastigas multajn internaciajn organizaĵojn, ĉiamajn misiojn kaj neregistarajn organizaĵojn. Inter ili, oni menciu la «ONU/Organisation des Nations Unies» (Unuiĝintaj Nacioj) aŭ la «CICR/Comité international de la Croix-Rouge» (Internacia Komitato de la Ruĝa-Kruco), flankita de ĝia mirenda muzeo.
Tiuj organizaĵoj divastigadas la famon de Ĝenevo en internaciaj diskutoj pri paco, homaj rajtoj, laboro, komerco, sano, scienca esplorado aŭ daŭripova evoluo.
ORANĜKOLORA AREO : Pâquis – Rodo (dekstra bordo)
Tiu areo bordas la dekstran bordon de la lago. La kvartalo estas multkultura, vigla kaj populara. Tie troviĝas multaj restoracioj kaj drinkejoj kie oni povas malkrovi saporojn el la tuta mondo.
Ekde la «pont du Mont-Blanc» (Blanka Monta ponto), ĉefa travojo inter la du bordoj, oni povas admiri «l’île Rousseau», insuleton nomita memore al Jean-Jacques Rousseau, filozofo de la 18-a jarcento, kiu naskiĝis en Ĝenevo. Iom pli malproksime, en eta parko kiu estas apud la «rue des Alpes» (strato de la Alpoj), oni povas vidi la monumenton memorigan pri la Duko de Brunswick, kiu heredigis sian tutan riĉecon al la urbo Ĝenevo.
Daŭrigante la promenadon, oni malkrovas la jenajn:
• la statuo de Sissi, Imperiestrino de Aŭstrio, kiu murdiĝis tie ĉi, sur la Kajo Blanka Monto;
• «les Bains des Pâquis», malnova – sed ankoraŭ funkcianta – publika banejo de Ĝenevo;
• la Palaco Wilson, kie sidas HCDH, la Alta Komisario de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj;
• la Muzeo pri sciencoj kaj historio;
• la parko Mon-Repos kaj
• la botanika ĝardeno.
ROZKOLORA AREO: Eaux-Vives – kajoj (maldekstra lagobordo)
«Les Eaux-Vives» (la Vivaj Akvoj) estas la ĝeneva kvartalo kiu kuŝas apud la maldekstra lagobordo. Tie oni trovas la du plej grandajn parkojn de Ĝenevo: «le Parc des Eaux-Vives» kaj «le Parc de la Grange», el kiuj oni povas atingi la kajojn de la lagobordo. Promenante tie, oni malkovras la jenajn:
• Baby-plage: publika sabla strando;
• la ŝprucfontano, emblemo de la urbo, kiu ŝprucas ĝis 140 metroj super la lago;
• la angla ĝardeno, unu el la plej vivaj parkoj de Ĝenevo, kaj
• la florhorloĝo, kiu elvenis el la horloĝista kaj botanika scipovoj.
BLUA AREO : St-Jean – Jonction
En la kvartalo St-Jean (Sankta Johano), kiu similas al vilaĝo, oni trovos malnovajn domegojn kun bele ornamitaj fasadoj. Ekde la najbaraj Rodana klifo aŭ fervoja ponto, oni povas vidi malsuprene la «Jonction», k.e. la kunigo de la du grandaj lokaj riveroj Rhône (Rodano) kaj Arve (Arvo).
Ĉe la alia flanko de la fervoja valponto, oni alvenas al «Bois de la Bâtie», granda arbara spaco por promeni, senstretiĝi, sportumi aŭ viziti la zoon, kiu montras rergionajn bestojn.
FLAVA AREO : La Malaltaj stratoj kaj la malnova urbo
«Les Rues-Basses» (la Malaltaj Stratoj) situas je la maldekstra flanko de la lago, ĉe la piedo de la monteto kie troviĝas la «Vieille-Ville» (la Malnova Urbo). Temas pri kvar stratoj : rue de la Confédération, rue du Marché, rue de la Croix-d’Or kaj rue de Rive. Ili konstituas la spinon de la «basse ville” (la malalta urbo), inter la lago kaj la monteto de la malnova urbo. Antaŭe, ili estis la malriĉa kvartalo, kie loĝis laboristoj; ĉe la bordo de la lago, diversaj varoj, kiuj alvenis boate, estis malŝarĝigitaj. Nuntempe tiu kvartalo estas tre ŝika, kun luksaj butikoj.
Ekde tiuj komercaj stratoj oni supreniras al la alta urbo, nomita «Vieille-Ville» (Malnova Urbo) ĝis la «Grand-Rue” (la Granda Strato), kie loĝis la verkisto kaj filozofo Jean-Jacques Rousseau, la pentristo Ferdinand Hodler, la aktoro Michel Simon kaj la verkisto Jorge Luis Borges, inter aliaj.
La kvartalo de la malnova urbo estas la historia kvartalo de Ĝenevo, bastiono de la Reformacio. Ĝi estas ankaŭ la administracia centro, kie troviĝas la registaro kaj la parlamento de Ĝenevo. En la «Vieille-Ville», oni esploras la jenajn:
• la katedralo Saint-Pierre (Sankta Petro), kie predikis Calvin;
• la muzeo pri la Reformacio, kiu informas pri la reformacia historio;
• la Place du Bourg-de-Four, la plej malnova placo de Ĝenevo;
• le Palais de Justice, la Juĝejo;
• la Prison Saint-Antoine, la malnova malliberejo;
• le Collège Calvin, la unua publika edukejo en Ĝenevo;
• le Musée d’Art et d’Histoire, la muzeo pri Arto kaj Historio;
• l’Église russe, la rusa preĝejo kun ĝiaj oraj kupoloj;
• l’Hôtel-de-Ville, la Urbodomo, kie kunsidas la kantona registaro;
• les Canons, la pafilegoj de la malnova arsenalo, kie oni povas manĝi legoman supon ĉiun dekduan de decembro, memore al «Escalade» (la «murgrimpado»), t.e. la nesukcesa provo de najbaraj malamikoj ekpreni la urbon en 1602;
• la Maison Tavel, la plej malnova privata domo de Ĝenevo, en kiu oni povas admiri plej interesajn maketojn kaj ilojn pri la evoluo de Ĝenevo tra la jarcentoj;
• la Treille, korso laŭ kiu staras la plej granda benko en la mondo (126 m.)
Ekde la Treille, oni malsupreniras al la «Place Neuve», la Placo Nova, kie oni povas viziti la Rath-muzeon kaj «le Parc des Bastions», la parko, bordita de la Universitato, kie staras «le Mur des Réformateurs», larga monumento gloranta la homojn kiuj altrudis la Reformacion al Ĝenevo dum la 16-a jarcento.
VIZITO « AIDOSO LUKTO PER BILDOJ »
Vizito de la 3a de Decembro 2017 en la muzeo de la Ruĝa Kruco.
Tiu maldaŭra ekspozicio celas atentigi la vizitantojn pri komunikado ligita al tiu malsano dum pli ol 30 jaroj. Pere de afiŝoj faritaj por konscio-kampanjoj, artaĵoj kaj filmetoj, la ekspozicio videbligas ke Aidoso restas tikla temo pri kiu ankoraŭ hodiaŭ estas malfacile komuniki. Ĉar komence la viruso estas « la malsano de la aliuloj”, t.e. la malsano de drogemuloj, samseksemuloj kaj ĉiesulinoj, la publiko sentas sin en sekureco. Nur en 1987, kiam aperas la unuaj malsaneluloj infektitaj per poluita sango, la viruso iĝas temo de amaskomunikila parolado. Kiel speguloj de la societo, la konscio-kampanjoj, laŭvice alarmaj, ŝokaj, kortusaj kaj eĉ komikaj aperigas niajn angorojn, la tabuojn kaj la kondiĉojn en kiuj la pandemio aperas, evoluas kaj divastiĝas.
Pli ol pripensado pri la malsano, la ekspozicio starigas demandojn rilate al nia korpo kaj al seksemo. Dum ili parolis Esperanton, la partoprenantoj, Arlette, Florence kaj Laurence, sukcesis veki la intereson de du personoj, tio estis bela okazo varbi pri la Lingvo, ĝia lernado kaj la intereso ĝin paroli ĝenerale kaj precize en Ĝenevo. Indas memorigi ke ĉiuj vizitoj en tiu muzeo estas senpagaj la unuan sabaton de la monato.
