Author Archive

Vizito de la ekspozicio “HODLER PARALELISMO”

Vizito de la 28a de Aprilio 2018 en la muzeo Rath.2018_Hodler_Parallelisme_affiche
Tiu ekspozicio celas transdoni la mirigon de Hodler antaŭ la ordo de la naturo. Hodler nomas “paralelismo” tiun vidon de naturo strikte organizita. La ok esperantistoj kiuj venis el Ĝenevo, Lozano, Francio kaj Rumanio profitis longan kaj atentokaptan gviditan viziton dank’al amiko artisto kiu anstataŭis la oficialan neĉeestintan ĉiĉeronon. Nia gvidisto bone konis la vivon kaj la verkon de la pentristo kaj tiujn de lia filo, Hector Hodler, aktiva esperantisto dum la frua Esperanto-movado, interalie kunfondinto de UEA (Universala Esperanto Asocio). Li rimarkigis nin ke la tombo de Hector, apud tiu de la patro en la tombejo Saint-Georges, en Ĝenevo, estas en malbona stato kaj instigis nin peti al la urbo ke ĝi purigu ĝin.
Ĉu ne estus bela omaĝo al tia grava homo fari ni mem tiun laboron ?

SALÈVE

Antaŭalpa monto en najbara franca Haute-Savoie, alta je 1379 metroj, «le Salève» prezentas en ĝia plejaltaĵo, atingebla per telfero, belegan elvidon al Ĝenevo, ĝia lago kaj la ĉirkaŭaj montoj (Alpoj kaj Ĵuraso).

CERN

Eŭropa organizo por nuklea esploro, CERN estis fondita en la jaro 1954. Ĝi estas la plej granda partiklofizika eksperimentejo en la mondo. Ĝi ankaŭ estas la naska loko de Interreto (la TTT tut-tera teksaĵo). Tie laboras scienculoj de 580 institutoj aŭ universitatoj. Tie troviĝas ankaŭ la tre vizitata Globo de Scienco kaj Novigad.

HEL-VERDA AREO : Champel – Carouge

Champel estas kvieta loĝa kvartalo, sed ĝia estinteco estas pli ol sinistra… Tie, en la jaro 1553, Kalvino bruligis vivantan Michel Servet, homo kiu kontestis lian doktrinon.
Nuntempe, oni povas viziti la muzeon pri natura historio, promeni en la belega Bertrand-parko, malsupreniri ĝis «le Bout-du-monde» (la Mondofino), granda sportareo, kaj reatingi Carouge (Karuĵo), kie oni povas vagi kaj butikumi en mallarĝaj vilaĝsimilaj stratoj.

BRUNA AREO : Plainpalais

En la kvartalo «Plainpalais», oni povas malkrovi «la plaine de Plainpalais», vastan ebenaĵon kie okazas, interalie la pulbazaro. Proksime de la ebenaĵo troviĝas pluraj muzeoj:
•    la muzeo de la malnova Plainpalais;
•    la MAMCO, muzeo pri nuntempa arto;
•    la etnografia muzeo kaj
•    la Patek Philippe muzeo pri brakhorloĝoj.
Oni povas ankaŭ promeni en «le cimetière des Rois» (la tombejo de la Reĝoj), kie famaj homoj estas entombigitaj, ekzemple Rodolphe Töpffer (inventisto de la bildstrio), Jorge Luis Borges (argentina verkisto) kaj la Reformaciisto Jean Calvin (Johano Kalvino).

VERDA AREO : Cornavin – Grottes – Servette

En la «Place de Cornavin», la placo kie staras la stacidomo, oni povas viziti la Bazilikon Notre-Dame, ĉefa katolika preĝejo de la urbo. Malantaŭ la stacidomo estas la simpatia kvartalo nomita «Les Grottes» (la Grotoj). Ĝis la 19-a jarcento, ĝi estis la ĉefa loko de la ĝeneva horloĝindustrio. Tie, oni povas admiri, inter aliajn, la domegojn «les Schtroumpfs» karakterizataj de iliaj nekutima arkitekturo.
«Les Grottes» estas ankaŭ la kvartalo en kiu okazas niaj esperantistaj «Kasta-Festoj» kaj la ĉiu-semajnaj kunsidoj de la esperantista «lunda grupo» (de la 18-a horo ĝis la 19-a, en la trinkejo «Le Galicia»).

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch