Author Archive
Prezento de la filmo La Magia Lando ĉe La Stelo
Sabate, la 23-an de februaro 2019, ĉirkaŭ dudek personoj el Ĝenevo, Laŭzano kaj najbara Francio ĉeestis en la Kasta-festo por malkovri la filmon «La Magia Lando», prezentitan de ĝia reĝisoro, François Randin (Laŭzana Esperanto-Societo).
La filmeto rakontas la historion de Ludo, junulo loĝanta en Laŭzano. Denaska Esperanto-parolanto, Ludo revas renkonti la iniciatoron de la Lingvo Internacia, L. L. Zamenhof.
Ekparolu!
Ekparolu! estas interreta ilo elpensita kaj oferita de edukado.net. Ĝi donas al ĉiuj kiuj akiris bazan konon de Esperanto eblecon babili kun boneparolantaj Esperantistoj, pere de Skype.
Oni ne povas sufiĉe ofte ripeti ke lingvo estas antaŭ ĉio afero pri parolado.
Tamen multaj timas ekparoli aŭ bedaŭras ne havi eblecojn paroli. Ekparolu! estas por ili ega ŝanco.
Ne hezitu kontakti la Stelan Lingvo-grupon por pliekscii pri Ekparolu!.
Duolingo
Duolingo estas tre efika metodo por lerni Esperanton. Antaŭ kelkaj jaroj, ekzistis nur angla versio, (io kio estis bona maniero revizi samtempe siajn anglajn konojn!). Tamen Duolingo estas nun proponita ankaŭ al la francparolantoj.
Jultempa fabeleto
Julavo parolis la noelan. Tion ĉiuj scias. Melodia kaj flua, la noela lingvo povus, tiam, iĝi lingvo de la tuta mondo, se la mondo estus afabla kaj facilanima, revema kaj imagpova. Sed jen, la mondo ne estis preta por tia lingvo, kaj malmultaj estis la homoj kiuj deziris lerni tiun esplorindan, sed iom malfacilan kaj ŝajne neutilan lingvon – almenaŭ laŭ la diro de tiuj, kiuj plejofte ĝin nek parolis, nek eĉ aŭdis -. La noela finfine paroliĝis nur de la feinoj, la gnomoj, la silfoj, la revemuloj kaj iuj birdoj. Kaj de Julavo, kompreneble.
Ĉu aperos malfermo por Esperanto en “post-Breksita” Eŭropo?
La eŭropaj Esperantistoj provis jam de jardekoj argumenti en parlamentejoj kaj komisionoj pri la avantaĝoj de Esperanto. Sen sukceso. La belega “Lingva Defio” de Claude Piron (1994),”Langues sans frontières”de Georges Kersaudy (2001) aŭ la “raporto Grin” (2005) estas franclingvaj markoj sur tiu vojo. Sen sukceso ĝis hodiaŭ. Sed nova “raporto Grin” estas ĵus eldonita: la MIME Vademecum !
Projekto Festilangues: La Stelo rezignas!
La komitato de la Stelo decidis, dum sia kunsido de la 11-a de oktobro, halti la projekton FestiLangues, destinata al la junuloj kaj studentoj, pro manko de financa subteno.
La Stelo dankas ĉiujn, kiuj pretis helpi por la organizo de la evento aŭ animi seminariojn kaj konferencojn. La temoj kiuj estis elektitaj traktiĝos laŭeble dum la venontaj Kasta-festoj.
Vizito de la ekspozicio “Afriko, la religioj de la ekstazo”
Vizito de la 11-a de novembro 2018 en la Muzeo de Etnografio de Ĝenevo (MEG)
Tiu ekspozicio, kiu interesiĝas pri afrikaj samtempaj religioj, esploras precipe la koncepton de religia ekstazo, tiu esploro por komunio ĉiam pli intensa kun la dioj aŭ la spiritoj. Ĉu monoteistaj religioj, (judaismo, kristanismo kaj islamo), ĉu kultoj al la prauloj, ĉu la tiel nomataj kultoj de posedaĵo aŭ ĉŭ pli individuaj magiaj religiaj praktikoj, ĉie oni retrovas en Afriko tiun esploron pri momentoj de religia ekstazo, la distingo de apuda kaj regula ĉeesto kun la dia potenco. Tiu ekstazo interesas, laŭ la kazoj, la mistikajn fondintojn aŭ la profetojn de iomaj religioj, la sacerdotojn kaj la inicigitojn, kelkfoje eĉ ĉiujn partoprenantojn al la diservoj.
Kiel ĉiam en la MEGo, la didaktita prezentado de tiu ekspozicio ege valoras, same kiel la aŭdvidaj atestoj kaj la ekspoziciitaj objektoj.