Author Archive

Nova epoko, novaj metodoj

Protesto

ms-10.5.2021

Dum longa tempo ni turnis nin al la publiko, montrante al ĝi la ĝeneralan signifon de la problemo pri lingvo internacia, la diversajn solvojn proponitajn kaj la estontan utilecon, kiun al la tuta homaro alportos tiu nova ilo, kondiĉe ke ĉiuj enviciĝu en nia afero. Kiel procedis niaj propagandistoj, ĉu en la paroladoj, ĉu en la multegaj artikoloj verkitaj de ili? Ili komence montris la necesecon de lingvo internacia, klarigis kial (pro teoriaj kaŭzoj) lingvo internacia povas esti nek mortinta lingvo, nek nacia lingvo, fine kial Esperanto, pro gia simpleco, gia logikeco, unuvorte ĝiaj lingvaj ecoj, kaj lastatempe, pro ĝia jama disvastiĝo, estas la sole bona solvo de la problemo, ke, konsekvence, ĉar lingvo internacia estus utilega al la tuta homaro kaj Esperanto estas plej bona solvo, ĉiu homo havas la moralan devon lerni Esperanton kaj ĝin disvastigi.
Oni postulis de la publiko ian penadon por afero pure eventuala kaj estonteca: interŝanĝe oni proponis al ĝi aŭ nenion, aŭ tute ne certajn kaj ne precizajn profitojn. (…)

Continue Reading

Ĉesigo de la Lingvo-grupo

SinjoroLongkrululoms-8.5.2021

La kunvenoj de la Lingvo-grupo iĝis finitaj per la malliberigaj regaraj decidoj, kiuj truddevigis la kafejojn ĉesi iliajn aktivecojn, kaj malebligis la kunvenojn de homoj. Post pli ol unu jaro de tia reĝimo, kaj pro la ebleco ke la situacio povas pludaŭri – al kio oni devas aldoni la timon, por multaj homoj, ekkapti la Covid-viruson, la komitato de La Stelo decidis ne plu daŭrigi tiun aktivecon.

Tiuj kiuj bedaŭras tion kaj deziras malgraŭe pludiskuti pri Esperanto, ĝiaj esprimoj, tradukproblemoj aŭ literaturo, bonvolu kontakti rekte Markus aŭ Daniel (markus.sanz[at]gmail.com / gubler-rey@bluewin.ch)

Du interesegaj konferencoj ĉe La Stelo

Capture d’écran 2020-03-17 à 10.51.30

ms-27.03.2020

Sabate, la 29-an de februaro 2020, dudeko da personoj partoprenis la Kasta-feston, dum kiu prezentiĝis du konferencoj.

Daniel Gubler prelegis pri sia eklernado de Esperanto, kaj interalie parolis pri la Komuna europa referenckadro por lingvoj (KER). La Universala Esperanto-Asocio (UEA) adoptis tiun referenckadron, kiu estas normo por taksi lingvajn kapablojn per eskalo de A1 (malkovro) ĝis C2 (majstreco).

Continue Reading

La lingvoproblemo en Eŭropo

Prelego

Sabate, la 30-an de novembro 2019, dudeko da personoj el Ĝenevo, Laŭzano kaj najbara Francio ĉeestis en la Kasta-festo, kie Markus Sanz presentis Mobility and Inclusion in multilingual Europe, la raporton de François Grin UNIGE) pri moviĝeco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo.

Continue Reading

Novaĵoj pri LES (Laŭzana Esperanto-Societo)

FilmoSekretaVilagxeto

ms-28.8.2019

Niaj amikoj de Laŭzano realigis novan filmon: La sekreta vilaĝeto.
Kelkaj sekvencoj de ĝi filmiĝis en la lokalo kie La Stelo organizas siajn Kasta-festojn.

La unua projekcio de la filmeto okazis ĉe Espace Dickens, en Laŭzano, sabate, la 2-an de novembro 2019.

Por plia informo, kontaktu François Randin 076 369 29 17

Vizito en muzeon

MEG-contesla-26.7.2019

La 21-an de julio la Esperantisoj interesataj de la fabeloj rendevuis por viziti la ekspozicion ” La fabriko de fabeloj” proponita de la muzeo de Etnografio de Ĝenevo (MEG).

La ekspozicio vidigas ok fabelojn devenintaj el la tradicia eŭropa repertuaro.

Dank’al krea scenografio, riĉoplena je vidaĵoj kaj sonoj, la spektanto kapablas travivi realan sensan sperton, ludan kaj interagan.

Post la vizito, per sunradia vetero, la partoprenantoj iris pikniki en la parko “Les Bastions”.

PURIGADO DE LA TOMBO DE HECTOR HODLER

TomboHH
La 8-an de majo 2019 kelkaj kuraĝaj membroj de La Stelo renkontiĝis sub la pluvo en la tombejo Saint-Georges por purigi la tombon de Hector Hodler, la grava ĝeneva esperantisto.
2020 estos la centa datreveno de lia morto. Tial la Stelo intencas lin iel omaĝi. Ĝi akceptas ĉiun ideon ĉi-rilate.

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch