Ĉu aperos malfermo por Esperanto en “post-Breksita” Eŭropo?

MIME-project

La eŭropaj Esperantistoj provis jam de jardekoj argumenti en parlamentejoj kaj komisionoj pri la avantaĝoj de Esperanto. Sen sukceso. La belega “Lingva Defio” de Claude Piron (1994),”Langues sans frontières”de Georges Kersaudy (2001) aŭ la “raporto Grin” (2005) estas  franclingvaj markoj sur tiu vojo. Sen sukceso ĝis hodiaŭ. Sed nova “raporto Grin” estas ĵus eldonita: la MIME Vademecum !

Continue Reading

Projekto Festilangues: La Stelo rezignas!

FestilanguesLa komitato de la Stelo decidis, dum sia kunsido de la 11-a de oktobro, halti la projekton FestiLangues, destinata al la junuloj kaj studentoj, pro manko de financa subteno.
La Stelo dankas ĉiujn, kiuj pretis helpi por la organizo de la evento aŭ animi seminariojn kaj konferencojn. La temoj kiuj estis elektitaj traktiĝos laŭeble dum la venontaj Kasta-festoj.

CERN

Eŭropa organizo por nuklea esploro, CERN estis fondita en la jaro 1954. Ĝi estas la plej granda partiklofizika eksperimentejo en la mondo. Ĝi ankaŭ estas la naska loko de Interreto (la TTT tut-tera teksaĵo). Tie laboras scienculoj de 580 institutoj aŭ universitatoj. Tie troviĝas ankaŭ la tre vizitata Globo de Scienco kaj Novigad.

Kasta-Festoj

La Kasta-Festoj, organizitaj ekde februaro 2015, ofertas malformalan renkontiĝon inter homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ĉiu estas bonvena sendepende de aĝo aŭ de lingvonivelo. La Kasta-Festoj okazas po kvin fojoj jare, de la 18-a ĝis la 23-a horo, proksime de la stacidomo « Cornavin » vid-al-vide de la parko « des Cropettes ».

La ĉefa celo de tiuj renkontiĝoj estas konigi Esperanton kaj ĝiajn agadojn en Ĝenevo. La salono, dividita en vivoĉambro kaj manĝejo, permesas organizi vesperojn de ĉiu speco.

Continue Reading

Ĉu vi konas la Manifeston de Prago?

Capture d’écran 2018-12-17 à 17.32.33Ŝajnas ke ne multaj Esperantistoj konas la Manifeston de Prago redaktitan de UEA (Universala Esperanto Asocio). Tio estas la oportuno memorigi vin pri ĝia ekzisto, kaj proponi al vi malkovri ĝin.

La Manifesto de Prago estas dokumento adoptita en julio 1996 en Prago dum la 81-a universala kongreso de UEA, kaj konsistanta en listo de sep celoj proponitaj al la movado. Ĝia precipa aŭtoro estis Mark Fettes, la aktuala prezidanto de UEA. Por malkovri tiujn 7 temojn kaj celojn proponitajn de UEA pere de tiu manifesto, vizitu ĝian paĝaron: http://manifesto.ikso.net/pm/#eo

Veni al Ĝenevo

Cxicxeroni2Gastigado en Ĝenevo por Esperanto-parolantoj

Pluraj ĝenevaj esperantistoj volonte gastigas Esperanto-parolantojn el aliaj regionoj. Iuj el niaj membroj kutimas vojaĝi pere de Esperanto, ni do plezure bonvenigas vojaĝantojn. Pasintjare, membroj de La Stelo gastigis Esperantistojn el Aŭstralujo, Ĉinujo, Hungarujo, Japanujo, Polujo kaj Svedujo.

Se vi deziras veni al Ĝenevo, por visiti la urbon aŭ por aliaj kialoj, kontaktu nin! Sciu tamen : ni ekzamenas nur la petojn vortigitajn en Esperanto 🙂

Continue Reading

kontakto
La Stelo – CH-1200 Genève – info@lastelo.ch